• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-13 19:17:41    
4-a Esperanto-Kongreso de Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio (2)

cri
Unue ni konigos la rezolucion de la kongreso, poste ni prezentos al vi la plenan tekston de la gratula mesaĝo de s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA kaj tiun de s-ro Hori Jasuo, prezidanto de KAEM.

Nun bonvole legu la rezolucion aprobitan de la 4-a Esperanto-Kongreso de la Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

La rezolucio diras: En la atmosfero de libera diskutado, la kongresanoj aktive prezentis konstruivajn opiniojn kaj proponojn por la sana disvolvado de la ĉina Esperanto-movado kaj atingis la komunan konon pri jenaj punktoj:

1. Konstante organizi popolamasajn aktivadojn donas al Esperanto fortan vivipovon kaj vigligas la Esperanto-movadon. La kongresanoj opinias, ke pro vasteco de Ĉinio, laŭregione fari Esperanto-movadon prezentas sin bona agmaniero por propagandi, disvastigi kaj praktiki Esperanton.

2. Nur se ni plifortigas propagandon, edukadon, lernadon, disvastigon kaj uzadon de Esperanto kaj progresigas ilin en kombino kaj en diversaj kampoj, ni povas popularigi nian lingvon en ankoraŭ pli vasta sfero.

3. Esperanto-movado devas malfermi sin al la ekstera mondo kaj havigi al si kiel eble plej multajn amikojn, simpatiantojn kaj subtenantojn. Interne de la movado, ni esperantistoj devas kunlabori en solidareco. Solidareco signifas forton, tio estas de ĉiuj konata vero.

4. Responde al la alvoko de la Ĉina Esperanto-Ligo, la Esperanto-asocioj de la tri provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio aktive subtenas ĈEL por okazigi la 6-an Ĉinan Kongreson de Esperanto kaj bone faros ĉiujn preparajn laborojn por sukcesigi la kongreson kune kun ĉiuj aliaj Esperantaj organizaĵoj de Ĉinio.

5. La kongreso decidis, ke la Esperanto-Kongreso de la Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio regule okazu laŭkutime kaj ni daŭre klopodu por antaŭenpuŝi Esperanto-movadon en tiuj regionoj. Laŭplane, la 5-a Esperanto-Kongreso de la Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio okazos en la jaro 2007 en Heilongjiang-provinco kun la Heilongjiang-a Esperanto-Asocio kiel organizanto.

Karaj amikoj, ĵus ni konigis la rezolucion de la 4-a Esperanto-Kongreso de Tri Provincoj de Nordoriento kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio okazinta de la 11-a ĝis la 14-a de aŭgusto ĉijare.

En la solena inaŭguro de la kongreso, s-ro Xiao Ke, ĝenerala sekretario de la Baotou-a Esperanto-Asocio, prezentis la gratulan mesaĝon de s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA. Li diris:

"En la 8-a de aŭgusto ni ricevis la longan gratulan mesaĝon de s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA."

Karaj amikoj, jen estas la tuta teksto de tiu gratula mesaĝo:

"Antaŭ precize cent jaroj komenciĝis la unua kongreso de esperantistoj en Bulonjo-ĉe-maro. Dum ĉi tiu jaro vi abunde legos pri la signifo de Esperanto-kongresoj tra la tuta pasinta jarcento kaj pri la apartaj, foje dramaj cirkonstancoj, en kiuj ili okazis.

En la monatoj post tiu unua kongreso la kongresanoj revenintaj hejmen entuziasme fondis novajn grupojn kaj novajn asociojn. Pro tio ĉijare oni en multaj lokoj tra la mondo festas la centjariĝon de lokaj grupoj kaj asocioj.

Unu jarcento estas longa periodo por individuo kaj relative ankaŭ por movado. Oni devas rerigardi kun respekto al la travivaĵoj, al la laboroj faritaj, foje al la senespero pro la eksteraj teruraj kondiĉoj, kaj al la ĝojoj pro atingitaj rezultoj de la antaŭaj generacioj de esperantistoj dum la pasinta jarcento. Se oni rigardas al tio, al nia historio, oni havas multon por fieri.

Mi mem, ekzemple, estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento. Ili estis en la unuaj vicoj, kiam temis pri movadoj por paco en la komenco de la jarcento. Ili help-agadis dum la unua mondmilito. Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la estonteco post la revolucio en Rusujo. Ili kontraŭstaris naciismajn reĝimojn, kie tiuj reĝimoj ekestis. Ili mortis en pluraj lokoj pro kontaŭstaro al la invadintoj kaj al la favorantoj de perforto. Ili partoprenis ĉiujn manifestaciojn kontraŭ militoj post la du mondmilitoj. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia kunlaboro kiel UN kaj Unesko. Mia penso nun iras kun granda humileco al ĉiuj tiuj, kiuj iĝis viktimoj de la potencoj, kiuj volis en unu maniero aŭ alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas super la plej malforta. Ili estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj aplaŭdi kaj esperi, ke en la sama situacio, ni sukcesus agi same kuraĝe kiel ili.

Sed tio, karaj geamikoj, ne sufiĉas, neniel sufiĉas, neniom sufiĉas, nenial sufiĉas.

Nia tasko estas vivi en la nuna tempo kaj antaŭenporti la idealojn de Esperanto en la nuna mondo en la landoj, en kiuj ni vivas, en la kondiĉoj, en kiuj ni vivas. Ne sufiĉas aplaŭdi niajn grandulojn de la pasinteco kaj niajn grandajn verkistojn de la pasinteco. Ne sufiĉas eĉ daŭre citi Zamenhofon, kiel mi mem tro kutimas fari, kaj daŭre citi liajn kuraĝegajn dirojn kontraŭ la "abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj kaj plej malnoblaj rimedoj… kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj". Zamenhof estis rekta kaj kuraĝa kaj ne flankiĝanta multe pli ol ni sukcesas esti nun.

Laŭ mi, la plej bona maniero por honorigi lin kaj niajn historiajn glorojn estas ne retorikumi pri ili, sed fari praktikajn aferojn nuntempajn indajn je ilia grandeco."

Karaj amikoj, nun bonvole legu la lastan parton de la gratula mesaĝo de s-ro Corsetti laŭtlegatan de s-ro Xiao Ke.

"Kaj vi en Ĉinujo estas en aparte favora situacio por fari ion por Esperanto nuntempe. Pensu pri la grandiĝanta graveco de via lando, pensu pri tio, ke verŝajne la 21-a jarcento estos la jarcento de Azio, kaj vi kuraĝiĝos. Ni en Eŭropo jam pretas transdoni la torĉon de Esperanto al fortaj portantoj. Vi estu tiuj fortaj portantoj. Sukceson al via kongreso!

Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio"

Karaj amikoj, ankaŭ s-ro Hori Jasuo, prezidanto de KAEM sendis gratulan mesaĝon al la menciita kongreso. La mesaĝon laŭtlegis s-ro Xiao Ke.