• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-14 17:10:41    
Ĉina kaj usona ŝtatestroj klopodos antaŭenpuŝi disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

cri

Posttagmeze de la 13-a de septembro laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en la hotelo kun usona prezidento George W. Bush. Antaŭ la intervidiĝo la dulandaj ŝtatestroj kune intervidiĝis kun raportistoj kaj unuanime esprimis, ke ĉi-foja intervidiĝo havas gravan signifon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj por la paco kaj stabileco de la mondo. Ambaŭ gvidantoj esprimis, ke ili klopodos antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la konstruivaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

Lastatempe iuj sudaj ŝtatoj de Usono estis atakitaj de la uragano Katrina, kiu kaŭzis grandan perdon de homaj vivoj kaj propraĵoj. En sia salutparolo, Hu Jintao refoje esprimis profundajn simpation kaj konsolon al la usonaj registaro kaj popolo, nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj sincere deziris, ke la usonaj plagitaj popolanoj kiel eble plej frue venku la katastrofon kaj rekonstruu sian belan hejmlokon.

Usona prezidento Bush esprimis dankon kaj bonvenigon al prezidanto Hu Jintao pro lia vizito al Usono. Li diris:

"Mi tre ĝojas, ke prezidanto Hu povas veni al Nov-Jorko. Mi ege atendas tiun ĉi intervidiĝon. Ni faros diskutojn pri komune zorgataj problemoj, inkluzive de la ekonomia kaj komerca problemo, la nuklea problemo de la korea duoninsulo, homrajta problemo kaj aliaj problemoj. Plej grava estas tio, ke ni esperas utiligi tiun ĉi ŝancon por fari dialogon, kaj tio estas ege grava por Usono kaj por la tuta mondo."

Sekve Hu Jintao eksplikis la starpunkton kaj porpledojn de la ĉina flanko pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, precipe pri la ekonomia kaj komerca rilatoj, pri la taiwan-a problemo, protektado de intelektaj proprietoj, la nuklea problemo de la korea duoninsulo kaj aliaj komune zorgataj problemoj. Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Hu Jintao esprimis, ke nuntempe la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĝenerale estas en tre bona tendenco. Li diris:

"Ĉinio kaj Usono tenas inter si kompaktajn kontaktojn kaj faras efikoplenajn akordigadon kaj kunlaboradon en kontraŭ-terorisma batalo, aferoj de Unuiĝintaj Nacioj, azi-pacifikaj aferoj, tutgloba kaj regiona ekonomia kreskado kaj aliaj gravaj kampoj. Faktoj pruvis, ke sanaj, stabilaj kaj disvolviĝantaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la interesoj de la dulandaj popoloj kaj ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj evoluado de la mondo."

parolante pri la taiwan-a problemo, Hu Jintao esprimis, ke konvena solvo de la taiwan-a problemo estas la ŝlosilo por la sana kaj stabila disvolviĝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.