• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-14 17:17:17    
'Mondpaco el la mondtegmento Himalajo'

cri
Esperanto ne povas ekzisti sen paco kaj vera paco ne povas ekzisti sen Esperanto.

En la komenco de la 21-a jarcento mi bildis la mondon pli rozkolora, sed okazis teroristaj atakoj al Usono en septembro 2001, kio subite ŝanĝis la mondon. Poste okazis militoj en Afganio kaj Irako. En Palestino daŭre okazadis konfliktoj. Tiuj militoj kaj konfliktoj ne rekte influis nian movadon, sed finfine okazis politika malstabilo en Nepalo, kaj ni devis prokrasti nian kongreson ĝis hodiaŭ.

En landoj kaj regionoj, kie okazas milito kaj konflikto, Esperanto sufokiĝas. Estas tre malfacile lernadi Esperanton en militoj kaj pli malfacile disvastigi Esperanton, ĉar homoj devas postvivi la militon kaj por tio Esperanto neniam utilas. Ofte milito mortigas Esperanton. Dum la dua mondmilito en Germanio, Japanio ktp. Esperanto estis subpremata. En diktatoraj landoj esperantistoj estis/as persekutitaj. Ankaŭ en Irako, antaŭe estis delegito de UEA, sed jam ni ne povas vidi lian nomon en Jarlibro de UEA. Kien li iris kaj kiel li fartas?

Milito estas malamiko de Esperanto. Pro tio ni esperantistoj esperas pacon en la mondo, sed tio ne estas sufiĉa. Ni mem devas klopodi teni la mondon paca kaj krei pacon en l amondo. Esperantistaro ne estas forta grupo en la nuna socio, sed ni povas kaj devas fari ion por paco. Nuna mondo postulas, ke esperantistoj agu por paco kiel eble plej sincere, ne restante en sia studejo por legi Esperantaĵon kiel sia hobio.

Nur per Esperanto ni povas fari pacan mondon, sed Esperanto estas unu el la plej gravja elementoj por fari veran pacon. En la unua mondo 'egaleco' estas grava ŝlosila vorto, kaj rajton paroli sian gepatran lingvon oni devas garantii por ĉiuj homoj. Nun la angala lingvo regas la mondon, piedpremante aliajn lingvojn, nome alilingvanojn. Usono kaj Britio intencas igi la anglan lingvon pli forta kaj igi ĝin 'internacia lingvo', sed sub tia egoismo ne venos vera paco. Estos malfacile kontraŭstari la grandan potencon, sed ni ne devas rezigni nian batalon, ni devas strebi kaj strebi, kredante, ke ni estas sur la ĝusta kaj justa vojo.

Nun ni kongresas sub Himalajo staranata alte kaj sankte. Himalajo estas nia sankta idealo. Ankaŭ Esperanto estas nia sankta idealo. Se homoj ekscios la ekziston de tiuj idealoj, alia mondo eblos. Ni alvoku al la mondo el Himalajo: "Ni kune laboru por tiuj idealoj! Sentu la novan senton alfluganta al vi!"

Hori Yasuo

Prezidanto de KAEM