• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-14 17:20:47    
Salutmesaĝo de UEA por 4-a Azia Kongreso de Esperanto

cri
Karaj partoprenantoj de la 4-a Azia Kongreso de Esperanto, mi estas tre kontenta, sendi mesaĝon al via kongreso, pro pluraj kialoj.

La unua kialo estas, ke mi mem estus ŝatinta esti tie kun vi, kaj eble foje mi sukcesos realigi mian revon viziti Nepalon, ĝiajn urbojn kaj montojn, ĝiajn homojn kaj ĝian riĉan kulturon, el kiu ankoraŭ troa malmulto estas konata de la esperantistoj.

Due mi estas kontenta ĉar, kiel diris iam fama eŭropa verksito, en viaj kongresoj oni vidas, ke la ĉevaloj de la ĉaro de la historio estas ŝanĝataj. Mi volas diri, per ĉi tio, ke oni rimarkas, ke azianoj iĝas pli kaj pli sendependaj progresigantoj de Esperanto, ke Esperanto iĝas ankaŭ lingvo azia.

Aliaj esperantistoj pli kleraj ol mi jam klarigis ke Esperanto estas lingvo azia. Preter la tro eŭropa vort-trezoro, kaj do mi ne insistu pri tio. Mi nur diru, ke nuntempe Azio iĝas tre forta bazo de nia movado.

Aliflanke nun mi estas maljuna kaj pro tio pere de via kongreso mi ŝatas ricevi impreson pri tio, kio estos la Esperantujo de nia morgaŭ.

Ĉi-jare en Eŭropo okazas tio, kion mi nomas "orgio de historio". La Universala Kongreso jar-cente jubileas kaj same cent-jariĝas tra la mondo kluboj kaj landaj asocioj. Certe la okazo taŭgas por festaj renkontiĝoj kaj por celebrado de tio, kion faris niaj antaŭuloj. Mi mem, ekzemple, estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento. Ili estis en la unuaj vicoj, kiam tenis pri movadoj por paco en la komenco de la pasinta jarcento. Ili help-agadis dum la unua mond-milito.

Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la estonteco post la revolucio en Rusio. Ili kontraŭstaris naciismajn reĝimojn, kie tiuj reĝimoj ekestis. Ili partoprenis en ĉiuj manifestacioj kontraŭ militoj post la dua mondmilito. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia kunlaboro kiel Unuiĝintaj Nacioj. Mia penso nun iras kun granda humileco al ĉiuj tiuj, kiuj tra la pasinta jarcento iĝis viktimoj de la fortoj, kiuj volis en unu maniero aŭ alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas la plej malfortan. Multaj el tiuj heroraĵoj okazis en Azio. Mi memorigu nur pri unu nomo, Verda Majo, kiu certe estas konata al ĉiuj.

Tiuj esperantistoj estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj aplaŭdi.

Sed tio, karaj geamikoj, ne sufiĉas: Certe ĝi necesas, sed same certe ĝi ne sufiĉas.

Nia tasko estas vivi en la nuna tempo kaj antaŭenporti la idealojn de Esperanto en la nuna mondo en la landoj en kiuj ni vivas, en la kontinentoj en kiuj vi vivas.

La azianoj estas en tre bona situacio por tio, ĉar en la ĝenerala mondo post la jarcentoj de Eŭropo kaj la jarcento de Ameriko nun ŝajnas alveni la jarcento de Azio. Ekzistas jam pluraj antaŭsignoj pri tio, sed neniu ankoraŭ plene vidas ilin. Sed, se tio okazos, ankaŭ la azia Esperanto ĝuos la sekvojn de ĝi kaj ankaŭ en Esperantujo oni rimarkos pri tio.

Vi scias, ke multaj esperantistoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj investas ĉiujn siajn esperojn en la akcepto de Esperanto fare de instancoj de Eŭropa Unio. Mi ne estas inter tiuj, kiel mi jam diris plur-foje. Mi simple ne scias en la nuna situacio de kie venos la decida antaŭenpuŝo al Esperanto. Ĝi povus veni de Eŭropo aŭ de Azio aŭ de aliaj kontinentoj.

Mi intuicie antaŭvidas, ke post la jarcento de Eŭropo en la Esperanto-mondo sekvos la jarcento de Azio.

Ĉi tiu via kongreso estu memorata kiel unu el la voj-signoj al tio.

Sukcesan kongreson kaj amikajn salutojn,

Renato Corsetti

Prezidanto de UEA