• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-14 21:24:16    
Ĉarma urbo Yantai (2)

cri
S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai diris:

"Yantai ankaŭ estas lulilo de la ĉina vin-fara industrio kaj la plej granda vin-fara bazloko de Ĉinio. La cent-jaraĝa vino Zhangyu naskita en Yantai gajnis oran medalon en la Monda Panama Foiro, kaj nuntempe dekoj da famaj vin-faraj entreprenoj translokiĝis en Yantai, tiel ke la urbo fariĝis unu el la famaj "vinberaj marbordoj". S-ro Hao Fengli daŭrigis sian konigon dirante:

"Yantai estas ankaŭ fama lulilo de pladoj de la kulinara sistemo Lu, unu el la ok plej famaj kulinaraj sistemoj de Ĉinio. La kulinara historio de Yantai estas longa kaj fruktodona. En la komenca periodo de la pasinta jarcento, Yantai-anoj jam servis kiel ĉefkuiristoj aŭ mastroj de famaj restoracioj de la ĉina ĉefurbo."

Krom la tradiciaj pladoj de la kulinara sistemo Lu, nuntempe en Yantai furoras ankaŭ tipaj pladoj el aliaj famaj kulinaraj sistemoj, ekzemple pladoj el la kulinara sistemo Chuan, el la kulinara sistemo Yue kaj ankaŭ koreaj pladoj kaj eŭropaj pladoj, sekve ĉi tie turistoj ĉiutage povas ĝui diversajn frandaĵojn.

En la urbo Yantai ofte okazas interesaj aktivadoj de festivalo, soleno, konferenco, foiro ktp. Ekzemple ekspozicio pri Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, Internacia Foiro de Fruktoj kaj Legomoj, ĉina Internacia Gastronomia Festivalo, Penglai-a Internacia Adoleskanta Kultura Soleno, Changdao-a Popol-mora Turisma Festo, Internacia Kultura Festivalo pri Longviveco kaj similaj forte altiras la vojaĝemon de en- kaj ekster-landaj turistoj al Yantai. S-ro Hao Fengli diris:

"Aparte menciindas la turisma evoluado en la lastaj jaroj. Sekve de la rapida evoluado de la loka ekonomio, la urba konstruado progresas kun ĉiu tago, kaj jam formiĝis bela medio: La monto staras en la urbo, la urbo brakumas la monton, la urbo ligiĝas kun la maro, la maro benas la urbon. Kaj la urbo portas iom misteran nuancon el la spektakla miraĝo ofte videbla, mito pri transmariĝo fare de Ok Senmortuloj, rakonto pri la ekspedicio de Xu Fu kaj tri mil geknaboj orienten kaj ankaŭ legendo pri pafado al grandega skvalo fare de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Ĉio ĉi impresas per la feo-landa mirindeco."

La turismaj aranĝoj de Yantai estas aparte spertindaj por turistoj pro abundeco kaj intereseco. Mi citu kelkajn el ili, por ke vi iom konu la riĉan enhavon de la loka turismo. Jen ili estas: la Vojaĝo al ferolando Penglai, Vojaĝo al Nanshan kun Bonhava Vilaĝo, Vojaĝo al Yantai por Golfo-ludo, Vojaĝo al Ora Mar-strando, Vojaĝo al Changdao por Ĝui Fiŝistan Vivon, Vojaĝo al Qixia por Koni Popolan Moron, Vojaĝo pri Vina Kulturo, Vojaĝo pri Ekologia Agrikulturo, Vojaĝo al Termika Fonto. Krome furoras ankaŭ la itineroj pri amuzado, feriado, aĉetado ktp. Tiuj turismaj aranĝoj vaste konatas inter turistoj en- kaj ekster-landaj, kaj manifestas la mirindan ĉarmon de la urbo Yantai kiel ora turisma vizitindejo.

S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai diris:

"La Yantai-anoj ĝuas la renomon de facila amikiĝo kaj sincera gastamo en Ĉinio. Tio ege favoras al evoluado de la loka turisma afero. Proverbo diras: Gastama familio ĉiam altiras al si amikojn. Do karaj amikoj, bonvole vizitu la belan urbon Yantai, kiam vi vojaĝos al Ĉinio."