• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-15 08:38:49    
Pri poemo de Gao Shi

CRI
Gao Shi, naskita en la jaro 702, ĉiam malsukcesis en enoficiĝo. Sed kial li fiaskadis en kariero ekde la juneco ĝis la mezaĝeco? La historio tion neglektis. Nur post la aĝo de 40 jaroj li gajnis malaltan rangon. Kaj li vivis 63 jarojn, li do mortis pro malsano en la jaro 765. Siatempe li forte ŝatis la vivon de soldatoj en ĉelandolima regiono. Pro tio li ofte desegnis per versoj pejzaĝojn de landolima regiono kaj priskribis moron, kutimon, ĉiutagan vivon kaj ion alian de tieaj popolanoj. Ni citu poemeton konsistantan nur el 4 versoj kaj titolitan "Kanto el Yingzhou*":
La knaboj de Yingzhou kampvivi kutimas,
ĉasadas en vest' el felo de vulpino.
Faligi ne povas mil bovloj da vino;
dekjara bubo al ĉeval' jam intimas.
Tiamaj homoj, vivantaj en meza ebenaĵo, obstine rigardis, laǔ sia kultura koncepto, ke tio estas barbara infanaĵo, ke portante harplenan krudan felon oni faras ĉasadon apud urbo aǔ urbeto. Ili ja ne povis imagi, ke ĝuste tio estas la ĉiutaga vivo kaj loka tradicio de Yingzhou. Bohemieco ja regis tie. Ĉiuj, eĉ knaboj, estis lertaj en rajdado, kuraĝaj en ĉasado kaj kapablaj en drinkado. Al ili estis egale fari ĉasadon, ĉu sur monto, ĉu en ĝangalo, aǔ apud urbo. Kaj ĝuste tian scenon la aǔtoro propraokule vidis. Anstataǔ opinii tion barbara, li tamen akravide rimarkis amindecon kaj naivecon de tiaj knaboj, penetris purecon de iliaj koroj kaj kaptis bravecon en ilia karaktero. Li do trovis iliajn agojn belaj. Li sentis freŝecon kaj inspiron. Emociite li aprecis la tutan scenon de ilia ĉasado.
Tiu ĉi kvarverso sin karakterizas per rekta esprimo kaj simpla priskribo, kvazaǔ la poeto tuj estus sorĉita; kvazaǔ li, sen cerbumo, ellasus sian admiron senpere el la koro, tiel ke la poemeto saturiĝis de forta vivspiro kaj densa etoso, ĝuste tia atmosfero, reganta en la landolima regiono. Kaj estis ja rare en la dinastio Tang, ke poeto tiom sincere kaj tiel arde estis prikanta la moron kaj vivon de ĉelandolimaj naciminoritatoj.
*Yingzhou: Loko ĉe la nordorienta landolimo en la dinastio Tang (618-907). Tiu loko nun nomiĝas Chaoyang en la provinco Liaoning. Siatempe Yingzhou estis kiel ĝangalo, plena de primitivaj arboj kaj riĉa je akvo kaj herboj. Malgraǔ la sovaĝeco, mikse loĝis diversaj naciecoj, sin vivtenantaj per paŝtado kaj ĉasado, kaj forte amantaj luktadon. La aǔtoro vivece priskribis la landoliman vivon nur en 4 versoj.