Antaŭ nelonge en iu turisma gazeto mi legis tiajn vortojn: la poŝtostacio Kokokrio troviĝas en la gubernio Huailai de la urbo Zhangjiakou de la provinco Hebei kaj distancas de Pekino je pli ol 100 kilometroj. Ĝi estas antilva poŝtostacio, plej bone konservata, kun plej kompleta funkcio kaj plej granda skalo, en Ĉinio. Laŭ legendo, kiam oni frapas la urban muron per ŝtono en la nordorienta angulo de la urbo, oni povas aŭdis sonon similan al kukua kriado de kokido. Tiun ĉi enigmon oni ne povas solvi ĝis nun, kaj ankaŭ pro tio la urbo ricevis la nomon Kokkria Urbo. Simpla lingvaĵo kaj antikveca foto tuj vekis mian scivolemon al tiu ĉi antikva poŝtostacio. Karaj amikoj, bonvolu kune kun mi viziti la antikvan poŝtostacion.
"Atinginte la gubernion Huailai, Zhangjiakou de la provinco Hebei, mi plue veturis per taksio. La ŝoforo estis varma mezaĝulo kun bruna vizaĝo. Kiam li sciis, ke mi vizitos la antikvan poŝtostacion, tuj venis lia parolo:
"La poŝtostacio naskiĝis en la dinastio Yuan (1206—1368). En antikveco ĝi servis kiel ripozejo de poŝtistoj, kiuj ŝanĝis ĉevalon kaj tranoktis tie."
En 1219 kiam Ĝingis-Ĥano komandis armeon okcidenten, sur la vojo oni konstruis poŝtostaciojn. En 1420 oni grandigis la poŝtostacion Kokokrio, kaj ĝi fariĝis la plej granda poŝtostacio sur la vojo de Xuanhua al Pekino. La poŝostacio portis registaran kaj civilan funkciojn. En 1913, kiam la tiama norda registaro nuligis poŝtostaciojn de la tuta lando kaj anstataŭigis ilin per poŝtoficejoj, tiam la poŝtostacio Kokokrio finis sian poŝtservan funkcion. Pro la grava geografia pozicio en la periodo de la dinastioj Ming kaj Qing la poŝtostacio funkciis ne nur kiel grandskala poŝtostacio, sed ankaŭ kiel armea stacio por sendado de urgaĵ informoj. La poŝtostacio, troviĝanta en trafika pasejo, estis ankaŭ loko, en kiu ofte koletiĝis komercistoj.
Nun la antikva urbo jam perdis iaman prosperan scenon. Post 2 000 jaroj la firma kaj grandioza urbmuro jam fariĝis ruino. La urbo vidiĝas en kvadrata formo, kaj 2 orient-okcidentaj stratoj dividis la urbon en 3 partojn. Enirinte en la urbon mi trovis, ke la urbo konservas sin en la antaŭa aspekto.
"Sub printempaj sunradioj virinoj sidis triope kaj duope antaŭ sia domo babilis; hazarde preterpasis biciklantoj en stratetoj; maljunuloj kun afabla kaj mistera rideto sur la vizaĝo faltita de jaroj verŝajne rigardis pasantojn aŭ meditis pri io. Nur hazardaj vojaĝantoj alportas al la urbeto iom da bruado, kiu kvazaŭ memorigas al la loĝantoj la iaman prosperon.
Al la vojaĝantoj lokaj homoj ĉiam montras sian modestecon kaj amikan rideton kvazaŭ en renkontiĝo de malnovaj amikoj. Kiam mi promenis en strateto de la urbo, parolo de maljunulo, sidanta ĉe la strateto, vekis mian atenton, "Ĉu vi deziras viziti Wenchang-templon?". La maljunulo kondukis min al malgranda templo. Enirinte en la templon, kun ekscito li prezentis al mi diversajn antikvajn restaĵojn.
"Tiu ĉi templo konstruiĝis antaŭ 580 jaroj en la dinastio Ming." Laŭ noto de stelea surskribo en la poŝtostacia urbo, antaŭe tie estis 6 lombardejoj, 9 firmaoj kaj 4 olebutikoj, kompreneble ankaŭ terinkejoj k.t.p. En babilado sur la vizaĝo de la muljunulo ĉiam montriĝis infana rideto. Li diris al ni, ke oni konstruis la templon por kulti Konfuzion, kaj en ĝi knabinoj lernis antaŭe. Tiam ne ĉiuj knabinoj povis viziti ĝin por lernado, tamen nur knabinoj de riĉaj familioj havis tian privilegion.
Plejparto de la templa konstruaĵo jam kadukiĝis pro korodado de multaj jaroj, nur plankoj de la korto kaj la ĉefa halo, pavimitaj el bluporcelanaĵaj brikoj, vidiĝas freŝecaj. La maljunulo diris, ke li gardas la templon jam 16 jarojn.
"Ĉiutage mi balaas la tutan korton, tial ĝi estas pura sen sovaĝaj herboj, tamen la traboj kadukiĝis pro pluvo". Parolante la maljunulo zorgeme elprenis ruĝan paperpaketon el poŝo, en ĝi estis legitimaĵo kun ruĝa plasta kovrilo, kaj sur flava papero estas vortoj "Wang Xu, pafisto de terarmea infanterio" kun ruĝa stampo. Kiam mi voĉe ellegis lian nomon, la okuloj de la maljunulo aparte brilis, kaj kun ekscito li rakontis al ni pri sia batala sceno.
Ĉe adiaŭo, kiam ni proponis fotiĝon kun la maljunulo, li iom embarasiĝis kaj reiris en la templon por ordi vestaĵon, kaj reveninte li prezentis al ni paketon:
En la paketo estis medaloj, kiujn li gajnis en armeo, la maljunulo insistis surporti la medalojn antaŭ fotiĝo. Kiam ni demandis lin kiel ni sendos al li la foton, li donis al ni mallarĝan kaj longan slipon kun la nomo kaj adreso kiel vizitkarton, faritan de li mem. Vidinte tiun ĉi slipon la maljunulo ridis:
"Antaŭ la servo en armeo, mi ne scipovis legi, tamen mi ellernis legadon en armeo poste."
|