• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-16 08:23:20    
Wang Wenyuan: "Akiro" kaj "Perdo"

CRI
Profunde pripensinte, mi trovis, ke en la tuta vivo estas nur 2 aferoj: akiro kaj perdo.
Ĝenerale dirite, apenaǔ naskite bebo jam senĉese ricevas ion, ekzemple ekzistan rajton, propran nomon, porvivan spaceton, amon, nutradon kaj zorgadon fare de gepatroj, ankaǔ de aliaj familianoj kaj parencoj, kaj sian posedaĵon – ludilojn; sekve edifon de la vivo, interesiĝon kaj hobion, amiketojn, ŝancon por viziti lernejon kaj ion alian deziritan kaj ekonomie permesatan. En lernejo kandidatecon por socia rolo kaj dignon; kaj junece vigoron kaj sangvinecon, plaĉon al la alia sekso, intimecon de iuj homoj kaj okazon por hardo. En la socio, laboron, loĝĉambron aǔ apartamenton, amanton kiel edzon aǔ edzinon, propran hejmon kaj ido(j)n...
Probable la ekhavo de infano estas limo inter la akiro kaj perdo. Ricevinte filinon aǔ filon oni komencas perdi ion. Nu, pli kaj pli retiras sin la akiro, dum paŝo post paŝo surscenejiĝas la perdo ĝis fine la 1-an tute anstataǔas la lasta. Post geedziĝo oni perdas elektan rajton; familio oficialigas la fudamentan unuon en la vivo, por kio parto de libereco en ago neniiĝas; infanohavo efektive portas al la familio vivecon kaj gajon, tamen aliflanke forrabas multajn energion kaj tempon kaj pro tio oni devas ĵeti sian hobion en la venton.
Apenaǔ oni transpasas la sojlon de la meza aĝo, la perdo elvolvas sian potencon forkaptante la junecon, aspekton, sekve idealon, sonĝon kaj...
Post la mezaĝeco perdoj sekvas unu alian. Foriĝas sano, emocio, inspiro, scivolo, akreco, naivo, eble eĉ la memo. Kaj oni fariĝas sklavo de la propra vivo!
Kion signifas vulgaro? Kia vivo montriĝas vanta? Kio estas vana pasigo de la jaroj? Iasence ĉio aludas, ke oni ne amas tion jam akiritan kaj ignoras ĉi tion perdatan, rigardante la akiron natura kaj la perdon senhelpa. Fine oni sin sieĝas per sensenca tristo, anstataǔ fari cerbumadon kaj mediton, ĝis la Morto aletendas sian manon.
Kio estas brileco? Kia vivo montriĝas kreiva? Kion signifas merita morto? Iasence ĉio sufloras, ke oni ame traktu tion akiritan kaj klopodu por ne perdi ion aǔ laǔeble malpli kaj, se ia perdo estas ne evitebla, pene prokrastu ĝin, atingonte tian finon ĉe kiu la akiro estu pli granda ol la perdo – kompreneble la akiro ne inkludas monon kaj ĉion alian ekster la korpo, sed temas pri io koncerna al la vivo mem.
Foje, antaǔ sia morto, milionulo tre pentis pri sia tutaviva ĉasado de riĉaĵoj, vidante la gefilojn lukte konkuri por heredaĵoj. Jen kial la plej feliĉiga akiraĵo estas ne riĉaĵo, sed helpo al aliaj.
Por eviti malfruan aǔ neniaman konsciiĝon, oni devas firme teni la akiron kiu, ju pli longe tenatas, des pli aromas. Amu la homojn, amu la naturon – jen la plej granda akiro.