• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-16 15:46:53    
Gulo

cri
La gulo (Gulo gulo) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de musteledoj troviĝas en la Granda Ŝing'an-montaro de nordorienta Ĉinio, Siberio, norda Eŭropo kaj norda Ameriko. Ĝi estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj. Ĝi aspektas kiel la urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj. Ĝi longas sesdek kvin ĝis okdek sep centimetrojn, altas tridek kvin ĝis kvardek tri centimetrojn kaj pezas dek kvar ĝis dudek sep kilogramojn.

La guloj vivas en tundroj kaj pinglofoliaj arbaroj. Ili ŝatas vivi solaj, ĉiu havas sian sferon, sed la sfero okupata de virgulo estas pli granda, kelkiam ĝi estas okupata kune de unu virgulo kaj du-tri gulinoj. Ili aktivadas tri ĝis kvar horojn kaj poste ripozas egalan tempon. La gulo ne estas granda, sed ĝi havas tre grandan forton. Laŭdire, ĝi kuraĝas ataki cervon kaj junan urson, eĉ povas fortreni mortintan beston kelkoble pli pezan ol ĝi mem. Ĝi aktivadas ĉefe surtere, sed tre lertas en arbogrimpado. Iafoje ĝi kaŝas sin sur branĉoj aŭ sur krutaĵo por atendi alvenon de bestetoj. La gulo estas ne nur ludema sed ankaŭ tre sagaca, ĝi kapablas rapide distingi, kiu besto estas kruela kaj kiu estas milda. Iafoje, ĝi povas forŝteli malgrandan beston kaptitan de ĉasisto. En vintraj tagoj estas pli facile por ĝi kapti malgrandajn bestojn, kiuj kuras malpli rapide ol ĝi en neĝo. Ĝi kovras la restintan viandon per grundo aŭ neĝo, aŭ ĝi konservas sur branĉoj, guloj ŝatas manĝi putrintan karnon, ankaŭ birdovon en la komenco de somero, larvojn de vespo en la fino de somero kaj beojn en aŭtunaj tagoj. La gulino naskas ĝenerale inter februaro kaj majo, ĉiufoje du aŭ tri idojn, kaj iam eĉ kvar aŭ kvin. La gulino mamnutras siajn idojn ok ĝis dek semajnojn, kunvivas kun ili ĉirkaŭ du jarojn kaj poste forpelas ilin. La bredata gulo povas vivi dek ses jarojn.

La malgranda lutro el la ordo de karnovoruloj kaj familio de musteledoj troviĝas en la suda parto de Ĉinio, Hindio kaj sudorienta Azio. Ĝi estas malhelbruna, ĝia abdomeno iom helbruna kaj ĝia gorĝo griza aŭ blanka. La plenkreska lutro longas sesdek centimetrojn, ĝia vosto ĉirkaŭ tridek centimetrojn kaj ĝia korpo pezas tri ĝis kvin kilogramojn.