• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-16 15:48:06    
Maljunulo kaj urbo (2)

cri
Adiaŭinte la maljunulon, ni eliris el la templo kaj renkontis infanojn kiuj revenis hejmen el lernejo. Silenta strateto tuj vigliĝis, infanoj iris petolante. Ĉe strato, vilaĝano, atendanta sian infanon, diris al ni:

"En nia urbeto estas elementa lernejo kaj mezlernejo, tamen la supera mezlernejo troviĝas en la gubernio." Proksime al la templo ni vidis mezlernejon. Vico da ruĝaj domoj kaj flirtanta ruĝflago en la mezo de sportejo estas tre okulfrapaj.

Irinte tra strateto ni renkontis kelkajn vojaĝantojn antaŭ malgranda korto:

"Tiu ĉi estas Bixia-dio, kaj sur ambaŭflankaj muroj estas 48 pentraĵoj." Enirinte la korton ni vidis, ke 72-jara maljunulo Shen interpretas la freskojn al kelkaj vojaĝantoj. Li diris, ke li loĝas proksime, krom terkulturo, ĉiutage li balaas tiun ĉi templon kelkfoje.

"Provinca Administracio pri Kulturaj Restaĵoj donis al ni la taskon gardi tiujn ĉi templojn, kaj ĝi ofte sendis laborantojn kontroli nian laboron. Bixia-dio estas ĝuste tiu, kiun oni kultas en Bixia-templo sur Taishan-monto. En la korto ĉirkaŭa muro estis rekonstruita en la regperiodo de Qianlong (1736—1796), Imperiestro Ajsinĝoro Hongli de la dinastio Qing (1644—1911). Nun en nia vilaĝo restas nur 5 temploj."

Estis tagmeze, fumo ŝvebis el kuirejaj kamenoj de ambaŭ flankoj de la strato. Iu vilaĝano varme invitis nin al sia familia restoracio por tagmanĝo:

"Tiu ĉi estas nia hejmo. En la lastaj du jaroj ni ofte preparas manĝaĵojn por akcepti vojaĝantojn kaj ni planas ordi ĉambrojn por trannokto de vojaĝantoj." Laŭ konigo la vilaĝanoj okupas sin ĉefe ankoraŭ pri terkulturo, tamen en turisma sezono multaj familioj malfermas sian hejmon al vojaĝantoj kaj akceptas ilin per tipaj kamprvilaĝaj manĝaĵoj.

Posttagmeze la stratoj estas kvietaj. Sunradioj klare konturis terkolorajn murojn kaj malhelgrizajn tegmentojn. Sinjoro Wang, fotisto, zorgeme starigis tripiedon kaj provis objektivon kontraŭ la tegmentorando. Li diris al ni:

"Estas tre malfacile, ke oni konservas tiun ĉi antikvan urbon ĝis nun, kaj ĉi tie loĝantoj estas modestaj kaj honestaj; post kiam mi atingis tien ĉi, stilo de la klasikaj konstruaĵoj kaj la urba pordego multe absorbis min; tia antikva urbo devas esti bone konservata."

Tamen multaj konstruaĵoj en la urbo jam iagrade detruiĝis pro manko de protektado. Nun la poŝtostacio jam estis enlistigita de Fonduso de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj en la vicon de 100 endanĝerigitaj historiaj restaĵoj de la mondo en 2004, kaj Ĉinio praktikos protektan planon al ĝi. Specialistoj de la Ŝtata Administracio de Historiaj Restaĵoj kaj aliaj fakoj konfirmis 104 solajn konstruaĵojn, 24 kortojn kaj 9 gravajn ruinojn kiel ĉefajn protektatajn lokojn kaj planas ripari ilin laŭ tri stadioj en 10 jaroj.