• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-19 12:42:16    
Aŭtunmeza Festo de Ĉinio

cri

La Aŭtunmeza Festo estas kompakte ligita kun la luno. Laŭ la ĉina lunkalendaro la oka monato estas la mezo de aŭtuno kaj la 15-a troviĝas ĝuste en la mezo de la oka monato, tial oni titolas tiun ĉi tagon "Aŭtunmezo". La ĉina lunkalendaro prenas la daŭron de unu rondiro de la luno ĉirkaŭ la tero kiel monaton. En la 15-a de ĉiu monato oni vidas la plej rondan lunon, precipe en tiu de la aŭtunmezo la luno estas plej brila. Celebrado de la Aŭtunmeza Festo kutime konsistas el kulto, riverenco kaj spektado al la luno.

Rilate al origino de la festo estas multaj antikvaj legendoj, interalie la plej populara estas la mito "Chang'e flugas al la luno". Laŭdire, Hou Yi, la edzo de Chang'e, estis heroo, kiu forigis katastrofon por la popolo, kaj la paro da geedzoj esperis longdaŭran vivon por eterna amo. Spertinte multajn malfacilojn kaj klopodojn la edzo fine akiris panaceon. Sciiĝinte pri tio, disĉiplo de Hou Yi intencis eltordi el Chang'e la panaceon en la 15-a de la oka monato, kiam Hou Yi forestis hejme, tamen Chang'e englutis la panaceon. Tuj post tio ŝi fariĝis tiel malpeza, ke ŝi ekflugis al la ĉielo. Poste ŝi fariĝis feino kaj longe loĝas en la luna palaco, tial la geedzoj eterne disiĝis. Informiĝinte pri tio familianoj de Hou Yi sentis grandan malĝojon, kaj ili oferis fruktojn kaj manĝaĵojn en la korto, por esprimi la sopiron pri ŝi. Samlokanoj multe admiris la amon de Chang'e kaj Houyi kaj ankaŭ faris la samon.

Fakte la festo originis el ceremonio pri kultado de la luno en la antikva Ĉinio. Laŭ noto de historiaj libroj, antaŭ pli ol 2 000 jaroj en Ĉinio estis la moro, ke reĝoj kultis la sunon en printempo kaj la lunon en aŭtuno preĝante por bona rikolto. En Pekino estas fama konstruaĵo, Luna Altaro, konstruita en la dinastio Ming (1368—1644), ĝi kiel preĝejo servis al imperiestraj familianoj por kulti la lunon.

La moro pri spektado de la luno dum la Aŭtunmeza Festo komenciĝis en la dinastio Tang (618—907). Laŭ legendo, imperiestro Li Longji (685-762), talenta kaj romantika, tre ŝtatis spekti la lunon. Iujare la 15-an de la oka monato subite venis al li la ideo vojaĝi al la luno. Helpite de fea povo li atingis la lunon. Antaŭ la palaco Guanhangong aro da feinoj dancis en akompano de mirinda melodio, vidinte tion la imperiestro multe ekstazis. Reveninte al la tero li faris belsonan komponaĵon laŭ la melodio, kiun li aŭdis en la luna palaco, kaj la komponaĵo iĝis klasikaĵo poste. Tiu ĉi romantika rakonto vekis eĥon kaj kaŭzis sekvadon, tiel ke en tiu ĉi tago oni kolektiĝas por kune spekti la rondan lunon. Post multjara evoluo serioza kultado fariĝis ĝoja festo.

Aŭtuno estas rikolta sezono, tial por kamparanoj ĝi estas fakte "Festo de aŭtuna rikolto". En tiu ĉi tago kamparanoj ĝoje celebris la feston drinkante kaj dancante, dum nobeloj kaj kleruloj rigardis ĝin kiel romantikan feston, ili okazigis bankedon kaj balon kaj, recitis poemojn kaj versparojn, esprimante sian lirikismon per la luno. Ĉu nobeloj ĉu civiluloj prenis spektadon de la luno kiel ĝojan aferon en tiu ĉi tago.

La Aŭtunmeza Festo montras ankaŭ profundan kaj elkoran komplezon de la ĉina popolo. Ĉinoj rigardas la rondan lunon de la Aŭtunmeza Festo kiel simbolon de rekuniĝo. Dum la festo ĉinoj multe atentas ĝojan rekuniĝon de familianoj kaj kune preĝas por feliĉo. Pro tio oni titolas la feston ankaŭ "Rekuniĝa Festo". En tiu ĉi tago ĉiuj familianoj manĝas lunan kukon, kiu havas lunan formon kaj simbolas rekuniĝon de familianoj. Plejaĝulo de familio dividas lunan kukon en kelkajn pecojn laŭ la nombro de familianoj, se forestas iu familiano, por kiu oni restigas porcion, esprimante ĝojan kaj plenan rekuniĝon. En tiu ĉi tago homoj loĝantaj for de la hejmloko plimulte sopiras pri siaj familianoj kaj ofte konfidas sian senton al la luno. "Super la mar' leviĝas brila lun'. Al vi Sopiron ĝi do portu nun!", jen la du komencaj versoj de poemo verkita de Zhang Jiuling (678—740), poeto de la dinastio Tang. La du versoj jarmile famas pro tio, ke ili ĝuste esprimis komunan sopiron de enlandaj kaj transmaraj ĉinoj en tiu ĉi tago.