• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-19 16:14:22    
Irana prezidento elmetis novajn proponojn por solvi iranan nuklean problemon

cri
La 18-an de septembro, farante parolon en la 60-a Ĝenerala Asembleo de UN, irana prezidento, Mahmoud Ahmadinejad, elmetis serion da proponoj por solvi la iranan nuklean problemon. Inter ili, la plej rimarkinda estas tio, ke Irano invitos eksterlandajn kompaniojn partopreni en la urani-riĉiga plano por pleje garantii la travidecon de la plano. La 18-an de septembro, post reveno al Teherano, li diris, ke lia serio da proponoj alportos esperon por sukcese solvi la nuklean problemon. Tamen, Usono kaj EU esprimis malesperon pri la novaj proponoj. Reprezentantaj EU, Britio, Francio kaj Germanio decidis transdoni la iranan nuklean problemon al la Sekureca Konsilio de UN.

Li elmetis la novajn proponojn antaŭ la okazigo de la Konsilia Konferenco de la Internacia Atomenergia Agentejo, en tia fono, ke EŬ kaj Usono foje refoje minacas transdoni la iranan nuklean problemon al la Sekureca Konsilio de UN. Krome, tio ja estas la rezulto de la irana registaro depost la enofiĉiĝo de Mahmoud Ahmadinejad por ŝanĝi la solvan manieron pri la nuklea problemo. La kerno de la nova penso estas protekti iranan rajton pri nukleaj aktivadoj kun ia ajn kosto.

Observistoj opinias, ke Irano estas kun forta socia bazo enlanda pri la nuklea problemo. La irana popolo havas fortan nacian konscion pri la problemo. La tuta lando inkluzive de ĉiuj partioj opinias, ke Irano ne povas forlasi nukleajn aktivadojn. Tia solidareco en la tuta lando laŭdire estas la unuafoja depost la Islama Revolucio en 1979.

Post enoficiĝo de Mahmoud Ahmadinejad, Irano plenforte laŭleĝigis nukleajn aktivadojn de Irano. Irano foje refoje deklaris, ke urani-riĉigo kun paca celo ne kontraŭas al << Traktato Pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj>> kaj Irano rajtas disvolvi nukleajn teknikojn por civitana uzado. Tial Irano disvolvis serion da propagandaj aktivadoj en la internacia socio. Samtempe, Irano esprimis la maltimon, ke oni transdonos la nuklean problemon al la Sekureca Konsilio de UN kaj Usono faros armean atakon al Irano. Irano fakte scias, ke okaze de la prez-altiĝo de petrolo en la internacia merkato, estas malfacile, ke oni aprobu punon al Irano en la Sekureca Konsilio de UN. Pro la Iraka Milito, "armea atako" fare de Usono estas nekredebla.

Irano promociis Ali Larijani anstataŭ Hassan Rohani, eksa reprezentanto pri nuklea intertraktado. Poste por plibonigi la intertraktan pozicion, Irano elmetis plivastigi sferon de intertraktaj partoprenantoj kaj apelaciis la aliĝon de Rusio, Ĉinio, Hindio kaj aliaj landoj. Irano proponis, ke Sud-Afriko partoprenu en la nuklea intertrakto. Eŭropaj amaskomunikiloj montras, ke invito de alilandaj kompanioj al la uranio-riĉiga plano estas ŝanĝo de formo kaj malcedo de principoj. Tio kaŭzis malkontenton de Usono kaj Eŭropo. Krome, ke la novaj proponoj kreis ŝancon por nuklea disvastigo, tio plue kaŭzis maltrankviliĝon de Usono kaj Eŭropo.

Laŭ raporto, diplomatoj de Britio, Francio kaj Germanio la 18-an de septembro skizis la rezolucian leĝprojekton pri transdono de la irana nuklea problemo al la Sekureca Konsilio de UN. Oni eble transdonos laleĝprojekton al la Konsilia Konferenco de Internacia Atomenergia Agentejo okazonta en la 19-a de septembro. Rivalado pri la irana nuklea problemo eniros en la novan etapon.