• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-19 16:25:04    
Ĉinaj naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj (4)

cri

Mulao-nacieco:

Laŭ historiaj notoj kaj legendoj, almenaŭ en la dinastio Yuan aŭ Ming,la Mulao-oj vivis en Guangxi. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, la nomo Mulao estis difinita laŭ la volo de la Mulao-oj. En regiono kun montoj unu apud alia kaj tero sterila malfacilas irigacio kaj trafiko. En la lastaj kelkdek jaroj,la Mulao-oj senĉese konstruis akvoutiligajn instalaĵojn, pli kaj pli multe irigaciis kampojn kaj kreskigis la produktokvanton de greno. La profunda montaro, kie loĝas la Mulao-oj, abundas je karbo, kaj la karbokolektado ludas gravan rolon en ilia ekonomio.

Antaŭe la Mulao-oj kredis je pluraj dioj, kaj pro tio ili havas feston preskaŭ en ĉiu monato. Ili lertas en kantado. Laŭ la tradicio junulo kaj junulino, kiuj estas fremdaj unu al la alia kaj renkontiĝas en antaŭurbo, povas reciproki kantojn. Do oni kantas ne nur en festaj tagoj, sed ankaŭ en amafero de gejunuloj.

Nu-nacieco:

De antikve, la Nu-oj vivas ambaŭborde de la riveroj Nujiang kaj Lancang, kiuj malhelpis al ili kontaktiĝi kun la ekstera mondo. La Nu-oj transiris la riverojn per glitkablo kaj pirogo. Tio igis la Nu-ojn bravaj, tamen toleris la malfacilan trafikon. Meze de la 20-a jarcento, iuj Nu-oj vivis ankoraŭ sub la sistemo de la primitiva komunumo. En la lastaj dekoj da jaroj ŝtalaj pontegoj ekrajdis unu post alia super la rivero Nujiang. La modernaj ŝoseoj ligas la regionon kun la ekstera mondo kaj la Nu-oj vivas la feliĉan vivon.

Primi-nacieco:

En 1960, la nomo de la nacieco Primi estis difinita laŭ la volo de la primi-oj. Antaŭe la primi-oj loĝis sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj vivis nomadisme. Ĉ. la 7-a jc. ili transloĝiĝis al la sudokcidenta parto de Sichuan-provinco kaj starigis intiman rilaton kun han-oj kaj tibetanoj. En la dinastio Yuan (1206-1368) primi-a trupo kune kun la mongola armeo batalis en la okcidenta parto de Yunnan-provinco. Poste ili restis en la loko kaj pli kaj pli multiĝis en la nombro.

La primi-aj virinoj portas grandan kaptukon, veston kun butonoj ĉe dekstra flanko, multfaldan jupon kaj larĝan koloran zonon ĉe la talio. Ili amas plekti la harojn kune kun fadenoj kaj vostaj haroj de guntbovoj kaj volvi ilin sur la kapo. La viroj portas mallongan veston el tolo, lozan pantalonon kaj blankan veŝton el ŝafledo.

La primi-oj lertas en kantado kaj dancado. En festaj tagoj kaj en geedziĝa kaj funebra ceremonioj okazas certe konkurso de kantado. Per reciprokado de kantoj gejunuloj povas havigi al si amaton.

Rusa nacieco:

En la komenco de la 18-a jc., rusoj enmigris en Ĉinion kaj dum la Oktobra Revolucio (1917) pli multe da rusoj transloĝiĝis en Xinjiang. Ili iam nomiĝis nacio de enmigrintoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, oni nomas ilin rusa nacieco. Kun kompare evoluinta tekniko, progresinta kulturo kaj alta vivnivelo, la ĉinaj rusoj havas la vivkutimojn kaj festojn similajn al tiuj de rusoj en Rusio kaj portas vestojn same kiel ili. La ĉinaj rusoj loĝantaj en urboj plejparte sin okupas pri riparado, metiindustrio, transportado k. a., kaj tiuj en kamparo pri terkulturado kaj brutobredado, kaj lertas en hortikulturado kaj abelobredado.

Sala-nacieco

En la dinastio Yuan (1206-1368) la prapatroj de la Sala-oj migris de meza Azio al Qinghai-provinco. Tie ili iom post iom kunfandiĝis kun la han-oj, huj-oj kaj tibetanoj, kaj formis la naciecon Sala-o. Profunde influate de islamo, la sala-oj havas la kutimojn kaj morojn similajn al tiuj de la huj-oj. La sala-aj virinoj portas ruĝan veston kaj ekstere nigran veŝton kun kaptuko kaj la viroj nigran aŭ blankan ĉapon.

La sala-oj plejparte okupas sin pri terkulturado, brutobredado kaj hortikulturo. En 1954 kaj 1980 stariĝis sinsekve la Xunhua-a Aŭtonoma Sala-nacieca Gubernio kaj la Jishishan-a Bao'an-, Dongshiang- kaj Sala-nacieca Aŭtonoma Gubernio. Dank' al la favora politiko por la nacieca aŭtonoma regiono, la sala-oj energie disvolvis produktadon. Sekve de tio multe progresis iliaj ekonomio, edukado, kulturo, sanprotektado k.a. La vivo de la salaroj iom post iom pliboniĝas.