• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-20 15:56:07    
Studo montris, ke merkatiga grado de ĉina ekonomio jam atingis 73,8%(foto)

cri

Laŭ plej freŝa studo komisiita de buroo de justa komerco sub la ĉina Ministerio pri Komerco, la profundeco kaj vasteco de la ĉina ekonomia merkatigo senĉese fortiĝas. En 2003, la merkatiga grado de la ĉina ekonomio estis 73,8%, sed en 2001 tiu estis 69%.

Lastatempe jam glate finiĝis 'Raporto de Disvolvo de la Ĉina Merkata Ekonomio, 2005', portita de instituto de ekonomio kaj riĉfonta administro sub la Pekina Normala Universitato. En la instalo de normoj por la kalkulo de la merkata grado, la grava programo ne nur referencis normon de merkata ekonomio de Eŭropo kaj Ameriko en kontraŭdumpingo, sed ankaŭ konsultis indicon de internacia ekonomia libereco, tial havas relative fortan internacian kompareblecon.

Estro de la instituto de ekonomio kaj riĉfonta administro sub la Pekina Normala Universitato sinjoro Li Xiaoxi diris, ke la merkatiga grado de la ĉina ekonomio jam superis la krizan nivelon de la merkata ekonomio, nome 60%, sendube Ĉinio estas la evoluanta merkata-ekonomia lando. La indico de ĉina ekonomia libereco jam superis tiun de transformaj landoj aŭ evoluantaj landoj, kiujn Eŭropo kaj Ameriko agnoskis merkata-ekonomiaj landoj. Ne doni al Ĉinio la merkatekonomian statuson, ne estas juste.

La studo montris, ke post aliĝo al la Monda Komerca Organizo, rimarkinde altiĝis merkatiga grado de ĉinaj diversaj produktaj elementoj, la komerca medio estas pli justa kaj la financa fako estas pli malferma.

Li Xiaoxi diris, ke Eŭropo kaj Ameriko rigardas Ĉinion kiel 'nemerkatan ekonomian landon', foje kaj refoje faris kontraŭdumpingajn enketojn al Ĉinio. La misuzo de la klaŭzo de 'merkatekonomia statuso' akcelas, ke aliaj landoj oftege uzas la klaŭzon por kontraŭdumpingo kontraŭ Ĉinio, pro tio ĉina eksportado estas grande influita. Laŭ longtempa vido, la solvo de la ĉina problemo de 'nemerkata ekonomio' estas la elekto de Ĉinio kaj diversaj landoj por reciproka utilo kaj ambaŭgajno.

Ĝis nun, jam pli ol 40 landoj sinsekve agnoskis la ĉinan statuson de merkata ekonomio.