• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-20 16:10:24    
Pli kaj pli multe da eksterlandanoj ŝatas lerni ĉinan lingvon (1)

cri

Antaŭ nelonge en Pekino, okazis la Monda Ĉinlingva Kongreso. Laŭ informo el ĉi-foja kongreso, nuntempe, pli kaj pli multe da eksterlandanoj lernas la ĉinan lingvon laŭ diversaj manieroj. Nun, bonvole aŭskultu detalan raporton.

La ĉina lingvo estas la lingvo, kiun plej multe da homoj uzas en la mondo. De la lastaj jaroj, laŭ plivastiĝo kaj pliprofundiĝo de ekstera malfermiĝo kaj daŭra kaj rapda disvolviĝo de ekonomio de Ĉinio, la kontaktado kaj komunikado inter Ĉinio kaj diversaj landoj estas pli kaj pli oftaj, pli kaj pli multe da eksterlandaj kompanioj kaj entreprenoj investis por establi fabrikon en Ĉinio, kaj pli kaj pli da eksterlandanoj venis al Ĉinio por labori kaj turismi. Samtempe, multiĝis ankaŭ la ĉinoj, kiuj iras al diversaj lokoj de la mondo por studi, komerci kaj turismi. Kiel grava ilo al popoloj de diversaj landoj por ekkoni Ĉinion, la ĉina lingvo estas alte atentata de la registaro kaj eduka instanco de pli kaj pli multe da landoj.

Inter la lernantoj de la ĉina lingvo, la homoj el Vjetnamio, Tajlando, Korea Respubliko, Japanio kaj aliaj periferiaj landoj de Ĉinio estas la plej multaj. Ĉar la kulturo de tiuj landoj proksimas al la ĉina kulturo, kaj samtempe ili pli multe kontaktiĝis kun Ĉinio, tial lernado de la ĉina lingvo popularas en tiuj landoj.

Oficisto de la vjetnama Ministerio pri Eduko kaj Trejno sinjoro Vu Minh Tuan montris, ke multaj vjetnamaj junuloj ŝatas lerni la ĉinan lingvon. Li diris:

"Nuntempe, la vjetnamaj studentoj tre ŝatas lerni la ĉinan lingvon. Krom la universitatoj, ankaŭ multaj ĉinlingvaj centroj okazigas la lecionojn de la ĉina lingvo. Multaj studentoj lernas la ĉinan lingvon en libera tempo."

Fakte, ne nur en Vjetnamio, sed ankoraŭ en la tuta sudorienta Azio, la popolanoj tre ŝatas lerni la ĉinan lingvon. En multaj universitatoj, mezlernejoj kaj elementaj lernejoj de tiu regiono, okazas lecionoj de la ĉina lingvo. Kaj ankaŭ iuj sociaj trejnaj instancoj okazigas instruadon de la ĉina lingvo. Laŭ statistiko, nuntempe entute ĉirkaŭ 1,6 milionoj da homoj lernas la ĉinan lingvon en sudorienta Azio.

En Korea Respubliko kaj Japanio de la orienta Azio, la lernantoj de la ĉina lingvo delonge multas. Proksimume 200 universitatoj de Korea Respubliko okazigas lecionojn de la ĉina lingvo, kaj la ĉina lingvo estas enlistigita kiel ekzamena fako por eniri universitaton. Nuntempe en japanio, pli ol 2 milionoj da homoj lernas la ĉinan lingvon, kaj nombro de la supera mezlernejo, kiuj okazigas lecionojn de la ĉina lingvo, dekobliĝis en la lastaj 20 jaroj.

Eksciinte pri lernado de la ĉina lingvo fare de la azianoj, ni vidu tion, kiel la ĉina lingvo influas en Eŭropo.