• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-20 19:44:08    
Por evoluanta monda komunumo (1)

cri

Monda federacio? Ampleksa analizo de federacia mondregistaro. Aŭtoro: Ronald J. Glossop. Traduko el la angla: Johano Rapley. Jennings: la aŭtoro, 2001. 368 p. 24 cm. Bind. Prezo: 27,00 euroj.

Jen antaŭ ni ege interesa libro kiu altiras la atenton de la leganto pli kaj pli laŭlonge de la legado, de la komenco ĝis la fina ĉapitro, en tiu nova eldono aperinta post la originala anglalingva versio en 1993.

La libro enhavas naŭ ĉapitrojn, sep bazajn kaj du aliajn pri resumo kaj ĝisdatigo. Sciante ekde la komenco ke la aŭtoro opinias ke la politika sistemo de la nuna mondo devas esti plibonigata kaj ke li pledas por federacia mondsistemo, la leganto estas altirata de la diversaj opinioj favoraj kaj nefavoraj al tiu mondfederacio.

Komprenante la aŭtoron ĉar li devas uzi jurajn konceptojn, la dua kaj tria ĉapitroj enhavas la necesajn klarigojn pri bazaj konceptoj kiel registaro, demokratio, naturleĝo ktp tiel kiel la rilato inter juro kaj registaro. Tiuj ĉi ĉapitroj estas esencaj por ke nefakuloj komprenu la tuton, kaj bonege fundamentiĝas sur klasikaj kaj modernaj aŭtoroj. Tiel s-ro Glossop klarigas bone la rilaton inter leĝaro kaj registaro, kaj skribas pri la du bazaj specoj de leĝoj (natura, bazita sur la homa racio kaj civila aŭ pozitiva).

Poste la aŭtoro kondukas la leganton al la koncepto pri monda juro kiu bezonos mondregistaron, kaj li demandas sin ĉu estas dezirinde ke la mondo transiru de dependeco de internacia juro al dependeco de monda juro (p. 62), komplika demando kun malfacila respondo. Tiun respondon la aŭtoro deziras doni en la tria ĉapitro, dediĉita al argumentaro por federacia mondregistaro, pensante ne en la natura leĝo, nek en la internacia, sed en monda leĝaro enjurigota kaj obeota laŭ la kondiĉoj de monda konstitucio. Temus pri tio anstataŭigi la nunan internacian socion de suverenaj ŝtatoj, lanĉante la ideon pri forgeso de tiu dependeco kaj aliro al tute alia monda regsistemo. Tiel la aŭtoro argumentas pri la federacia mondsistemo en la kvara ĉapitro kaj mi opinias ke temas pri transkapiĝo malfacila, reva, sed tamen ne sencmanka. Tiel kiel en la deknaŭa jarcento la nacioj pensis havi ĝian plenumon ene de ŝtato, en la dudekunua jarcento, kiam ekzistas novaj defioj, la internacia komunumo sentas la konfuzan bezonon realiĝi, kaj kiel asertas prof. Rene Depuy en la verko La clôture du système international*(1989), ni devas iri de la mondo de la urboj al la urbo de la mondo.

S-ro Glossop ne evitas la polemikon kontraŭ sia tezo, kiel aperas en la kvina ĉapitro, sekvata de respondo al la kontraŭaj argumentoj en la sesa kaj sepa ĉapitroj. Vere la aŭtoro ne volas la malaperon de la ŝtatoj, sed li pledas pri komuna konstitucio kaj obeo al monda leĝaro, afero kiun nuntempe mi konsideras ne realisma, ĉar tio signifos abolicii la diversajn jurajn kaj jurisdikciajn sistemojn.