• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-21 15:49:21    
Pli kaj pli multe da eksterlandanoj ŝatas lerni ĉinan lingvon (2)

cri

Kerstin Storm estas studentino de la germana Universitato Minstel. Kiam ŝi lernis en supera mezlernejo, ŝi interesiĝis pri Ĉinio. Sed tiu supera mezlernejo, kie ŝi studis tiam, ne okazigis lecionojn de la ĉina lingvo, tial ŝi ne povis efektivigi sian volon pri lernado de la ĉina lingvo. Kiam ŝi eniris la universitaton, Kerstin Storm elekis la fakon de ĉina lingvo. Post kvar-jara lernado, ŝi jam povas lerte interkomuniki kun aliaj en la ĉina lingvo. Ŝi diris, ke lernado de la ĉina lingvo estas saĝa elekto:

"Nuntempe, estas multaj ŝancoj en Ĉinio. Multaj germanaj kompanioj establas filion en Ĉinio. Kaj la komercaj rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio pli kaj pli proksimiĝis. Tial mi pensas, ke scio pri la ĉina lingvo helpos al mi trovi postenon."

Kerstin diris, ke nuntempe pli kaj pli multe da homoj lernas la ĉinan lingvon en Germanio. Kiam ŝi ĵus eniris universitaton, en ĉiu kurso de la ĉina lingvo estas nur 10 lernantoj. Sed nun jam estas 40 lernantoj en kurso. Ŝi opinias, ke la celo de multaj germanoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon, estas sama kun la ŝia, nome por havi okupon. Kaj ankaŭ iuj lernas la ĉinan lingvon pro intereso pri la kulturo kaj historio de Ĉinio.

Ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj, la instruado de la ĉina lingvo disvastiĝis. Ekzemple, nuntempe en Francio, ĉirkaŭ 30 mil homoj lernas la ĉinan lingvon. La nombro estas la plej granda en Eŭropo. Britio kaj koncernaj flankoj de Ĉinio kunlabore kompilis lernolibron de la ĉina lingvo por mezlernejoj. En Rusio la talentuloj pri la ĉina lingvo estas tre bezonataj, kaj multaj kompanioj volas allogi la talentulojn pri la ĉina lingvo per alta salajro.

Rapida kresko de nombro de la lernantoj de la ĉina lingvo pliigis al multaj landoj la bezonon de la ĉina instruado kaj instruistoj de la ĉina lingvo. Por kontentigi la bezonon, Ĉinio prenis multajn rimedojn, ekzemple Ĉinio establis direktan grupon pri ekstera instruado de la ĉina lingvo, kiu repondecas projekti eksteran instruadon de la ĉina lingvo; laŭpaŝe pliigas investon, kompilas kaj eldonas diversajn lernolibrojn de la ĉina lingvo; plifortigas trejnadon kaj nomumadon de instruistoj de la ĉina lingvo, kaj sendas la instruistojn kaj volontuloj al diversaj landoj. Krome, Ĉinio ankaŭ establis 27 Konfuceajn Institutojn en diversaj lokoj de la mondo por disvolvi instruadon de la ĉina lingvo kaj disvastigi la ĉinan kulturon al diversaj rondoj. Prezidanto de la Monda Ĉinlingva Kongreso kaj konsilanto pri ŝtataj aferoj sinjorino Chen Zhili esprimis:

"Estonte, ni plifortigos kiel antaŭe la kunlaboron kun diversaj landoj de la mondo en instruado de la ĉina lingvo kun sincera kaj aktiva sinteno, kaj penos liveri helpon al la bezonantaj landoj aŭ regionoj. Ni plue pliigos financan investon al la instruado de la ĉina lingvo, senĉese pliigos la serveman koncepton kaj liveros pli bonan kaj efikan servon al la ekstera instruado de la ĉina lingvo."