• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-21 17:42:13    
Qingdao-a bazo de jakta konkurso de Olimpikoj estos finkontruita en 2006

cri

Laŭ konigo, kiel la loko, kie oni okazigos jaktan konkurson de la Olimpikoj en 2008, nun la ĉina nordorienta urbo Qingdao orde faras diversajn preparojn. Kaj la bazo de jakta konkurso estos finkonstruita en junio de 2006.

De 2004, Qingdao jam ĉiuflanke konstruas bazajn instalaĵojn.

Laŭ informo, nun ĉefparta framo de posta garantia centro kaj amaskomunikila centro de la bazo jam estas finkonstruitaj.

En la flanko de media inĝenieriaĵo de la jakta konkurso de Olimpikoj, jam oficiale komenciĝis laboro de media revigliĝo de internacia jakta centro kaj media administra sistemo de jakta konkurso jam eniris en la provofunkcian periodon.

Laŭ prepara horaro, en junio de 2006, la bazo de jakta konkurso de Olimpikoj estos ĉiuflanke finkonstruita kaj eniros en perfektan kaj funkcian periodon en julio de 2006.

Sudokcidento fariĝas la turisma celo de Ĉinio kun plej multan potencialan forton

Nun Ĉinio jam estas la unua granda merkato de gasta fonto de Azio, kaj pro riĉaj naturaj kaj homaj vidindaĵoj kaj malferma kaj aktiva kunlaboro, la ĉina sudokcidento fariĝas la turisma celo, kiu posedas plej multajn potencialan forton kaj aktivecon.

Inter 31 mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj de la tuta lando, la sudokcidento havas 8, kaj posedas amason da monde famaj vidindaĵoj. Pli ol duono de la ĉinaj 55 nacimalplimultoj vivas en la sudokcidento. En la lastaj 2 jaroj, diversaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de la sudokcidento foje kaj refoje kunlaboris, per rapidigo de la konstruado de trafikaj bazaj instalaĵoj kaj rompo de sistema muro, kune kreis kaj ekspluatis multajn turismajn kvartalojn. Laŭ statistiko, la turisma enspezo de la sudokcidento proksimiĝis al 160 miliardoj da juanoj de renminbi, preskaŭ okupis kvaronon de tiu jara enspezo de la ĉina turismo.

Laŭ antaŭkalkulo de monda turisma organizo, kiel monde konata sekura turisma celo, Ĉinio estos la unua granda turisma celo kaj la 4-a granda merkato de gasta fonto de la mondo en 2020. Kaj pro la establiĝo de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la sudokcidento estas la nova pontkapo de ĉina envojaĝa turismo.

De la lastaj jaroj, trafikaj bazaj instalaĵoj de la sudokcidento estas pli kaj pli perfektaj, tio liveras oportunon al enkonduko de pli multaj turistoj.