• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-22 08:37:34    
Pri aǔtoro de "Arba Maro kaj Neĝa Vastaĵo"

CRI
"Arba Maro kaj Neĝa Vastaĵo" estas romano spegulanta tion, ke en la komenca tempo de la Liberiga Milito de la Ĉina Popolo (1945—1949) nia armeo faris originalan batalon por ekstermi gregojn de banditoj de Kuomintango en arbaroj de la nordorienta regiono. Ĝi estas eminenta verko kun legendeca nuanco. Kiu estas ĝia aǔtoro? Qu Bo, naskita en la gubernio Penglai de Shandong, unu el la orientaj provincoj. En la aĝo de 15 jaroj, diplomite el elementa lernejo, li aniĝis al la Okavoja Armeo. Komence li laboris en teatro. Poste li fariĝis kultura instruisto kaj rota direktoro. En 1943 li vizitis Kontraǔjapanan Universitaton kaj, diplomite, fariĝis reportero de armea ĵurnalo. En 1945 li oficis kiel vickomisaro de la dua regimento de la Milita Regiono de Mudanjiang. Vintre de 1946, laǔ bezono de batala situacio, li gvidis taĉmenton plurfoje en arbaran maron kaj sur neĝan vastaĵon por lukti kontraǔ gregoj da kuomintangaj banditoj agoniantaj en Mudanjiang. Post duonjara batalo, lia taĉmento fine likvidis la banditojn. Kaj tio fariĝis grava baza vivmaterialo por lia verkado de la romano.
En 1950, pro grava vundiĝo, Qu Bo eklaboris en civila fako. Tamen la batala vivo en la armeo, precipe brilaj heroaĵoj de batalantoj, jam gravuriĝis en lia animo, tiel ke li rememoris ilin de tempo al tempo kaj elano reaperigi ilin sur paperoj lin forte skuis. Ja ja, por ke la valoraj spiritaj havaĵoj postlasitaj de elstaraj gefiloj de la Partio kaj popolo herediĝu de generacio al generacio, Qu Bo ekviglis ĉi-flanke, mobilizis obstinan energion kaj konkeris malfacilojn kaǔzitajn de granda okupiteco kaj malalta klereco. Nu, februare de 1955, li levis skribilon. Ekmurmuris la arbara maro, ekondis la neĝa vastaĵo. En aǔgusto de la sekva jaro, li plenumis manuskripton, el 400 000 ideogramoj. Eldonite oficiale en septembro de 1957, "Arbara Maro kaj Neĝa Vastaĵo" tuj ĝuis ŝaton de vastaj amasoj de legantoj. En 9 monatoj vendiĝis 500 000 ekzempleroj. Por perfektigi la romanon, Qu Bo faris plurajn korektojn kaj polurojn en 1962 kaj 1964, kaj la 2-a kaj 3-a eldonoj sekvis.
Poste Qu Bo verkis ankaǔ romanojn titolitajn respektive "Monta Muĝo kaj Mara Hurlo" kaj "Qiaolongbiao", eldonitajn en 1977 kaj 1978.
Kiel dirite, la romano "Arbara Maro kaj Neĝa Vastaĵo" spegulis apartajn batalojn tra la de neĝo kovrita arbaro en la nordorienta regiono, kiuj formis profilon de la Liberiga Milito, en kies komenco la ĉefa forto de kuomintanga armeo sin premis al la nordorienta parto en kiu do formiĝis situacio de serioza kontraǔstarado inter nia armeo kaj la malamika.
Sed, kara retleganto, ni daǔrigu la babilon post pli ol 20 horoj! Bonan nokton!