En nepalaj lernejoj studentoj devas studi la anglan lingvon. Tie ili tamen legas ke Esperanto estas internacia lingvo. Tiu ĉi informo helpis por sciigi ilin iomete pri Esperanto, sed ili kutime ne havas ŝancon lerni ĝin. En Nepalo ne ekzistis Esperanto-movado ĝis 1957. En tiu jaro Katmanduo sinjoro Tibor Sekelj kondukis diversajn kursojn por Nepalanoj. Post kiuj kursoj, sudentoj fondis la Katmanduan Esperanto-Societon. La prezidanto de KES estis S-ro Tirtha Raj Onta. Tibor Sekelj renkontis la tiaman reĝon Mahendra kaj diskutis pri la internacia lingvo. Li ankaŭ donis esperantajn librojn al la reĝo.
En 1961 la universala Esperanto-Asocio sendis s-ron Simo Milojevic al Nepalo por instrui Esperanton al nepalanoj. Li instruis dum ok monatoj sed grupojn kun entute pli ol 200 studentoj. Tiam, oni diras, la ege famaj poetoj s-ro Lakshmi Prasad Devkoka kaj s-ro Bala Krishna Sama lernis Esperanton kun ĝojo. Bedaŭrinde, pro diversaj kiaoj kelkaj studentoj devis iri al eksterlando kaj kelkaj al aliaj partoj de Nepalo. Cefe il studis en universitato kaj aliaj laboris en diversaj lokoj. Nur kelkaj studentoj restis en Katmando. Pro tio ili ne povis daŭrigi la movadon. En 1980 gesinjoroj Morita kaj aliaj esperantistaj turistoj venis al Nepalo kaj eksciis ke Esperanto-movado ekzistas ankaŭ tie ĉi. En 1989 la universala Esperanto-Asocio sendis Eseprantan instruiston, s-ron Joachim Werdin, al Nepalo. Sed li ne vizitis Nepelon kaj serĉis instrucjon. Finfine li renkontis s-ron Mukunda kaj Pathik en Tribhuvan University, (Fako pri Internaciaj Lingvoj). Kiu estis direktoro de lingva instituto Quest, Kamalpokhari. Tiu ofertis senpagajn ĉambrojn por la instruiado Esperanto.
Tiam diversaj kursoj okazis matene kaj vespere. Preskaŭ 100 studentoj eklernis Esperanton kun granda sukceso. Denove en 1991 s-ro Joachim Werdin vizitis Nepalon kaj kondukis diversajn kursojn por komencantoj kaj progresantoj en Katmando kaj Patano. Tiam 125 studentoj partoprenis en la kursoj.
La Nepala Esperanto-Aoscio estis fondita en la 3-a de novmbro en 1990 kaj estis formale registrita en la 12-a de decembro en 1991. La unua kongreso okazis en decembro de 1991.
Tiam s-ro Masahiro Mark Ono kaj s-ro Philip Pierce kontribuis multe al la movado. S-ro Philip Pierce daŭre helpas ĝin. La organo Montejo estas eldonata de 1992 de Nepala Esperanto-Asocio.
En 1990 s-ro Pradeep Kumar Paudel estiĝi la fondanta prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio. En 1991 s-ro Mukunda Raj Pathik estis la unua elektita Prezidanto, kaj poste ankaŭ flaŭrino Maja Raj, s-ro L. P. Agnihotri kaj d-ro Keshab Ram Joshi faris bonan laboron kiel prezidantoj de Nepala Esperanto-Asocio.
Laŭ la statuto Nepala Esperanto-Asocio povas malfermi distriktajn branĉojn. Pro tio en 1993 fondiĝis la unua Klubo Esperantista de Patan. Ĝia prezidanto estis S-ro Razen Manandhar. Tiel en 2002 fondiĝis Orienta Nepala Esperanto-Societo. Ĝia prezidanto estas s-ro Satendra Nath Bandhupadhjaja. Nuntempe, tie multaj homoj havas fortan intereson pri Esperanto.
|