• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-22 17:45:43    
Usona maljunulo George Yoong, kiu fervoras al publika bono (1)

cri

De la lastaj jaroj, en multaj lokoj de Ĉinio diversaj sociaj publikbonaj institucioj liveras helpon al la bezonantaj homoj. Tiuj publikbonaj institucioj allogas multajn volontulojn, ne nur ĉinojn sed ankaŭ iujn eksterlandajn amikojn. Ilia laboro kaj sindediĉo estis laŭdata de la kunlaborantoj kaj servatoj de la publikbonaj institucioj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi usonan maljunulon sinjoron George Yoong, kiu fervoras al la publikbonaj aferoj.

La Parko Beihai kaj Parko Jingshan estas du famaj parkoj situantaj en la centra parto de Pekino. Inter la du parkoj troviĝas silenta strateto, nome strateto Dashizuo, kie estas tradicia pekina kvadrata korto. La Huiling-a Komunuma Servejo por Handikapuloj establiĝis en la korto. La servatoj de la Servejo estas ĉefe la handikapuloj aĝaj je pli ol 16 jaroj. Ĉiutage unu aŭ du eksterlandaj volontuloj venas al la Servejo por aktivadi kaj interkontaktiĝi kun la kandikapaj junuloj, kaj faras psikan kuracadon al ili.

Iniciatoro de la Huiling-a Komunuma Servejo por Handikapuloj sinjorino Meng Weina diris, ke inter tiuj eksterlandaj volontuloj, sinjoro George Yoong el Usono plej impresas:

"En nia Servejo estas usona specialisto pri ĝustigo al agoj, nome sinjoro George Yoong, kiu antaŭe laboris kiel policano en Usono. Li forlasis la profesion de policano en mezaĝo, kaj speciale esploris pri agoj, humoro kaj aliaj problemoj de junuloj. Kiam li estis en Usono, li jam estis tre fama. Atinginte Ĉinio, li daŭre serĉis institucion, kie li povus utiligi sian specialaĵon, kaj trovis nian Servejon."

67-jaraĝa sinjoro George Yoong laboris kiel volontulo en la Huiling-a Komunuma Servejo por Handikapuloj jam 3 jarojn. Antaŭ la alveno al Pekino George Yoong faris esploradon pri anima handikapeco kaj psikaj problemoj en pli ol 20 jaroj, kaj laboris kiel volontulo por helpi la problemajn junulojn pli ol 10-jare en Usono. Nuntempe posttagmeze de ĉiu mardo li akurate venas al la Servejo, kaj helpas al la laborantoj fari psikan kuracadon al la handikapuloj. Li samtempe faras trejnadon al la laborantoj de la Servejo kaj instruas al ili siajn spertojn, akumulitajn dum multaj jaroj.