• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-23 08:15:53    
Pri romano "Arba Maro kaj Neĝa Vastaĵo"

CRI
Tiam en la postfronto de nia armeo kuomintanga reakciularo kunigis antaǔajn manĉurajn oficistojn, opiulojn kaj apaĉojn en banditan brigadon titolitan "Centra Pionira Trupo". Tiu brigado senĉese faris armitan ĝenon provante, ke nia armeo troviĝu inter amboso kaj martelo. Kiam nia armeo sendis parton de la ĉefa forto por fari likvidon, venkitaj banditoj fuĝis en arbaron por barakti per ribelo. Ili faris frenezajn rabojn kaj mortigojn, ĝis senprecedenca kruelo. Tial kompleta ekstermo al la rabiaj banditoj ekhavis gravan signifon por solidigi la postfronton, garantii agraran reformadon kaj akceli venkan disvolvon de la tuta liberiga milito. Shao Jianbo, ĉefheroo de la romano, gvidis taĉmenton konsistantan el 36 soldatoj ŝoviĝi tiasituacie en la profundon de la arba maro. Ili faris luktadon, jen ŝarkecan, jen paserecan, kontraǔ banditoj. Detala tamen ne pletora priskribado de tiaj bataloj reliefigis heroajn meritojn kaj revolucian heroan spiriton de la Popola Liberiga Armeo.
Shao Jianbo tipiĝis kiel la plej alta komandanto de la taĉmento kaj reprezentanto de la partia organizo. La aǔtoro ne faris lin abstrakte perfekta, nek metis ĉies meritojn sur lian korpon, sed modlis lin konkrete, kiel ordinaran batalanton, kiu havas klaran individuecon. Kia do la ĉefheroo? Saĝa, sagaca, eltrovema, decidema kaj aplomba en komplika batalo kaj alte sinregema antaǔ surpriza danĝero; aliflankte intime alirebla, skrupule zorgema al la ĉiutaga vivo de ĉiuj taĉmentanoj.
La verkado de la romano manifestas klaran trajton de revolucia romantiko. Ĝia rakonto estas legendeca, kvankam esence reala. La 36-persona taĉmento sin puŝadis tra la arba maro kaj senlima vastaĵo de neĝo, por efike kapti aǔ, en neevitebla okazo, mortigi obstinajn banditojn, konkerante diversajn neimageblajn malfacilojn kaj danĝerojn, kaǔzitajn de apika krutaĵo, furioza neĝblovo, senkompata frosto kaj embuska kavego. Fine ili venkis la gregojn, kies forto kaj armiteco estis kelkdekoble pli granda ol de la taĉmento.
La revolucia romantiko en tiu ĉi romano fakte havas solidan vivbazon, radikante profunde en la reala vivo. La temo kaj intrigoj de la romano estas ekstraktitaj el la reala vivo, tial ĉiom kredeblaj kaj konvinkaj, kiom subitaj, abruptaj, hazardaj, neimageblaj kaj eĉ miraklaj kaj misteraj.
Regas harmonia unueco en la romano, inter subjektiveco kaj objektiveco, komuneco kaj aparteco, kolektivo kaj individuo, revolucia idealismo kaj vivofakta realismo – ĝia revolucia realismo naskiĝis el vereco en la vivo kaj aliflanke ankoraǔ pli briligis kaj profundigis la realan vivon.
Antaǔ dekoj da jaroj la romano jam estis adaptita al filmo, kiu vekis emocion meze de spektantoj. En la jaro 2003 la romano estis adaptita por televido laǔ moderna vidpunkto.