• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-26 20:20:59    
Prospera turisma afero de urbo Yantai (1)

cri
Karaj legantoj, ni prezentu al vi la prosperan turisman aferon de la urbo Yantai en la provinco Shandong, orienta Ĉinio.

De la lastaj jaroj, utiligante siajn natur-dotitajn kondiĉojn kaj sin apogante sur la karakterizaj naturaj pejzaĝoj el monto, maro, insulo kaj rivero, la urbo Yantai persistas en la evoluiga strategio konsistanta el gvido de la loka registaro, partopreno fare de la tuta socio, pluralisma investado kaj merkata manovrado. Intervjuate, s-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai, diris:

"La urbo Yantai sin trovas inter montoj kaj maroj. Pro aparte favoraj topografia situo kaj klimata kondiĉo, ĝi estas ne varmega en la somero nek frosta en la vintro. Tio estas tre taŭga al la somera turismo kaj feriado."

S-ro Hao Fengli diris ankaŭ, ke ĝuste pro tio, la urbo Yantai zorgeme aranĝis someran turisman aktivadon sub la titolo: " Al Feolando el Monto kaj Maro -- Ĉarma Yantai -- por Refreŝiga Vojaĝo dum Gaja Feriado". Samtempe la urbo lanĉis grandskalan propagandan kaj ofertan aktivadojn en- kaj ekster-lande. Tio vekis la vastan eĥon inter turistoj kaj ege akcelis la turisman aferon de la urbo.

Li diris ankaŭ, ke la loka registaro nun strebas por konstrui la urbon Yantai kiel ĉemaran ekologian turisman metropolon antaŭ la jaro 2020, kaj tiu celo certe plenumiĝos antaŭdate, vidite laŭ la nuna turisma evoluado. Por tiu celo oni jam elmetis jenan sloganon: Yantai el bildecaj montoj kaj maroj estas mia kaj ankaŭ via. Tio signifas, ke ĉiu yantai-ano volontas kontribui al tiu grandioza celo.

Krome la urba instanco invitas multajn influajn entreprenojn de Ĉinio kaj aliaj landoj eniri en Yantai por fari investadon al turismaj programoj, sekve aperas abundaj novaj turismaj produktoj.

Estro de la Turisma Administracio de Yantai s-ro Hao Fengli diris:

"Nia klopodado jam ricevas rekompencon. La turisma enspezo jam okupas 5,8% de la totala produtvaloro de la urbo, pli alte ol la meznombra kvanto de la totala produktvaloro de nia lando. Ni celas altigi tiun procenton ĝis pli ol 10% kaj eĉ pli ol. La turisma afero nun servas kiel lokomotivo de la urba ekonomia evoluado, ĝi ankaŭ liveras multe da enokupigaj ŝancoj al superfluaj laborfortoj de la urbo, samtempe ĝi kontribuas al plibonigo de la urba fizionomio kaj altigo de la popola vivo."

Respondante demandon de nia raportistino pri tio, kiamaniere Yantai traktas la problemon pri media protektado, kiam la urbo grandskale ekspluatas kaj disvolvas la turismajn profitfontojn? S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai, diris:

"Ĝenerale la turismaj profitfontoj estas ne-regenereblaj profitfontoj, do ni plene konsideras pri la kontinuigebla utiligado kaj disvolvado de tiaj profitfontoj, evitante la troan ekspluatadon kaj detruiĝon de historiaj restaĵoj." S-ro Hao Fengli konigis:

"En la tereno de Yantai troviĝas 120 pitoreskejoj, kaj nun pli ol 60 jam estis ekspluatitaj kaj malfermitaj al la turistoj."