• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-27 19:11:00    
Usona maljunulo George Yoong, kiu fervoras al publika bono (2)

cri

Nia raportisto renkontiĝis kun sinjoro George Yoong en la strateto Dashizuo. Lia hararo estas arĝenta, lia dorso iom ĝiba sed li ŝajnas vigleca. Li diris, ke kiam li havis 9 ĝis 11 jarojn, li estis tre kaprica "problema junulo". Ĉar liaj gepatroj devis prizorgi aliajn infanojn, iam ili konfidis al iu ĉina najbaro prizorgi lin. En la hejmo de la ĉina najbaro, li sentis la misteran etoson ellasitan de la ĉina tradicia kulturo. Ekde tiam Ĉinio bone impresas lin. Post emeritiĝo li venis al Ĉinio.

"En la libera tempo mi venas al la Huiling-a Komunuma Servejo por Handikapuloj. Kaj en alia tempo, miaj amikoj kondukas min al iuj turismaj vidindaĵoj, kaj ekzercas min per Tajgiĉuano. Krome mi ankaŭ diligente lernas la ĉinan lingvon."

Nuntempe la oficiala posteno de sinjoro George Yoong en Pekino estas instruisto de la angla lingvo en iu mezlernejo. Lia laboro en la Huiling-a Komunuma Servejo por Handikapuloj estas tute volonta. Li diris, ke en Usono, helpado al la handikapuloj por ke ili povu vivi kiel normalaj homoj estas tre alte atentata fako, kaj multaj universitatoj kaj organizoj faras esploradon ĉiflanke. Antaŭe ankaŭ li partoprenis en ĉi tia studado kaj esplorado, kaj nuntempe li esperas transdoni siajn sciojn kaj spertojn al la ĉinaj samfakuloj kaj institucioj.

Sinjorino Wu Liying, kiu laboras kiel gvida instruistino en la Huiling-a Komunuma Servejo por Handikapuloj, estis trejnata kaj gvidata de sinjoro George Yoong. Ŝi tre admiras liajn fakajn spertojn.

"Li tre atentas la homojn kun psika handikapeco, kaj li esploris tre penetreme kaj subtile. Post kiam li trovis la homojn kun aga problemo, li elpensos unu post alia metodojn por solvi. La metodoj kaj manieroj, kiujn li instruis al ni, estas tre efikaj al multaj handikapuloj. Ili estas multe pli efikaj ol niaj malnovaj metodoj."

Ĉiutaga laboraranĝo de George Yoong estas tre kompakta, kaj nur posttagmezo estas lia ripoztempo. En tiu tempo li venas al la Servejo. Malgraŭ pluvo aŭ ventego, li neniam malfruiĝis. Sinjorino Wu Liying ege laŭdis lian striktan laborsintenon.

"Lia koncepto pri tempo estas tre forta, kaj li tre akurata kaj respondecema. En sia ripoztempo li eluzas duontagon por fari trejnadon kaj gvidadon al ni. Li solvis multajn malfacile solveblajn problemojn. Ni tre admiras lin."

Sinjoro George Yoong, kiu vivis tri jarojn en Pekino, diris, ke li tre ŝatas la vivkondiĉon de Pekino, kaj ŝatas ekzerci sin per Tajgiĉuano. La najbaroj ĉirkaŭ li estas ĉinoj, ili estas tre afablaoj. Kiam li malsanas multaj el ili venas al li por saluti. Li opinias sian nuntempan vivmanieron aparte bona.

"Se mia sano permesos, mi daŭre restos ĉi tie. Eble mi restos ĉi tie ĝis la 80-jaraĝo. Eĉ se la sano ne permesos, mi ankoraŭ restos en Ĉinio."