• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-27 19:25:21    
Por evoluanta monda komunumo (2)

cri
Certe jam ekzistas spacoj deklaritaj kiel havaĵo de la homaro aŭ je ties intereso (marfundoj, la ekstera spaco, Antarkto) kaj por atingi la daŭran deklaron de aliaj spacoj, ni devus atendi la veran agnoskon de la homaro kiel subjekto de internacia juro. Nur tiam oni kreos fortan registaron agantan je la nomo de la homaro kaj povos alveni la momento por mondregistaro kaj komuna lingvo. La internacia juro historie evoluis kaj daŭre evoluas al estonta koncepto pri la homaro, ĝi evoluas al pli granda nombro da devigaj normoj por la tuta komunumo, estas starigita internacia Krima Kortumo por juĝi krimojn kontraŭ la homaro, inter aliaj, sed mi pensas ke estas tro frue, kaj eble s-ro Glossop tiel akceptos ĝin, konsideri kiel facilan la transiron de la ŝtata suvereneco al tutmonda sistemo, pensante ke la homaro anstataŭos la ŝtatojn. Tamen, pli malfacile, laŭ mia opinio, statas la afero se la ŝtatoj ne malaperas, kaj fakte por havi federacion ili ne povas malaperi, ĉar la aŭtoro pensas pri la federacia sistemo de Usono. Por tio la kreado de monda federacio estus longa proceduro kaj ĝi ne povus okazi baldaŭ. Monda federacio ne povos ekzisti ĝis kiam la grandaj potencoj de la mondo decidos cedi sian suverenecon al tutmonda registaro kaj evidentas ke tio nun tute ne okazos. Pruvon pri tio ni havas en la rifuzo de Usono agnoski la jam funkciantan internacian Kriman Kortumon, aŭ en la fakto ke eĉ la grandaj potencoj ne bone pagas la kotizon al Unuiĝintaj Nacioj, ili ofte ne obeas la Rezoluciojn, ili ignoras aŭ flankenlasas ilin kaj uzas la vetoorajton en la Sekureca Konsilio kiam iu ajn temo kontraŭas iliajn interesojn. Pro tio s-ro Glossop prave opinias ke multaj aferoj devas ŝanĝiĝi, kaj ke jam estas tempo por revizii la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj.

La belaj dediĉaj vortoj de la verko Por evoluanta monda komunumo montras la strebojn de la aŭtoro, ĉar li estas utopia persono, sed ni ne devas forgesi ke utopio estas necesa por krei ion novan. Nek la malkovro de novaj mondopartoj kaj spacoj, nek la gravaj sciencaj atingoj, nek la alveno de la homo al la luno, nek la kreo de Esperanto estus nun realaĵo sen iama utopio. La utopio de monda federacio, kiu akceptas la malnovan sopiron de la homaro, kaj kiun genia hispana teologo kaj juristo de la dekkvina jarcento Francisco de Vitoria en sia verko De Potestate Civile esprimis per la latina formulo totus orbis qui alicubi mundi est una res publica. Temas pri la ideo de la tuta mondo, kiel publika afero por ĉiuj, kiuj havas la rajton juste leĝdoni konvene por ĉiuj.

Fine necesas diri ke speciale klariga estas la ĝisdatigo, tre interesa, ankaŭ la bibliografio aperanta en ĉiu ĉapitro, kvankam eble tro briteca, certe pro la fakto ke la unua eldono estis anglalingva.

La libro aperas tre bone bindita kaj vere meritas esti legata de ĉiuj kiuj sopiras al pli paca kaj esperiga mondo.