• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-28 16:06:30    
Naciaj signoj sur modernaj vestaĵoj

cri

Lastatempe sinjorino Hao Liping, laboranto en iu eksterkapitala entrepreno, ŝajnas ĉiam vigloplena, la kaŭzo estas tio, ke ŝiaj kolegoj kaj amikoj ofte admiras ŝian karakterizan vestadon. Ŝia aparta vestado ofte allogas rigardon de multaj homoj.

Antaŭ mi, sinjorino Hao havas vere apartan vestadon: ŝi portas kompleton da nigraj jupo kaj bluzo kun onda malsupro kaj ĉinstila kolumo ornamita per delikata miao-nacieca brodaĵo, la vestadaĵoj estas iom konservativaj, tamen ili montras viglecon. Ŝi diris al raportisto, "Tiuj ĉi vestaĵoj formas profesian ensembleon kun nacia karakterizo kaj estas konformaj al mia propra stilo."

Sinjorino Hao prezentis al ni, ke ŝi posedas kelkajn kompletojn da tiaj vestaĵoj kun nacia karakterizo kaj moderna tendenco. Tiuj ĉi vestaĵoj estis ornamitaj per batikaj desegnaĵoj de sudaj naciminoritatoj aŭ luksaj tibetaj ornamaĵoj aŭ broditaj hieroglifoj de naxi-nacieco. La vestaĵoj, simplaj, sed enhavriĉaj, kun desegnaĵoj de tipaj naciecaj elementoj, plene montris ŝian karakterizon.

Sur vigloplenaj stratoj de Pekino vi povas trovi multajn virinojn, kiuj portas vestaĵojn kun naciecaj elementoj same kiel sinjorino Hao. Ili ornamas modernajn vestaĵoj per naciecaj desegnaĵoj por montri sian karakterizon. Iuj preferas ĉifitan jupon kaj koloran veŝton de naciminoritataj regionoj por montri sian modon, kaj iuj portas manĉenon plektitan el koloraj fadenoj aŭ ostan gravuraĵon en aparta plastiko sur la kolo por reliefigi sian apartan temperamenton.

Ankaŭ en aliaj urboj, ekzemple en Ŝanhajo kaj Kantono, oni facile trovas tian vestadon. Sinjorino Wei Ronghui, kiu okupas sin pri vestaĵa desegnado en multaj jaroj, opiniis, ke furoro de naciecaj vestaĵoj unuflanke montras ŝanĝiĝon de la vidpunkto pri estetiko kaj aliflanke pruvas revenon de naciecaj tradiciaj kulturoj.

Sinjorino Wei Ronghui estas miao-naciecano kaj venis el la provinco Guizhou, suda Ĉinio. Ŝi entreprenas en Pekino vendadon de naciecaj vestaĵoj kun la marko "Aduowei". Vestaĵoj de tiu ĉi marko naskiĝis surbaze de la vestaĵa kulturo de 55 ĉinaj naciminoritatoj, kaj oni faris multajn reformadojn en teknologio, koloro, stilo kaj materialo referencante naciecajn vestaĵojn kaj fine formis sian apartan stilon. Sinjorino Wei diris al ni, ke ŝi okupiĝas pri vendado de vestaĵoj de tiu ĉi marko jam en pluraj jaroj kaj la vestaĵoj bone vendiĝas. Ŝi diris, "Ĉar tiu ĉi marko posedas grandan nombron da nemateria aktivo, kiu ampleksas progresan desegnadan ideon, sciojn pri naciminoritatoj kaj kulturan trajton, kaj ĝiaj klientoj konsistas ĉefe el 35-50-jaraj sukcesuloj, kiu inklinas al naciecaj kulturoj kaj multe atentas metiecon, kaj ankaŭ el junuloj, kiuj preferas ĝian modon."