• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-28 16:36:36    
Problemo de tekstilaĵa komerco inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio estis stabile solvita (1)

cri

Vespere de la 5-a de septembro, kiam ĉina ministro pri komerco Bo Xilai kaj membro de Komerca Komitato de Eŭropa Unio Peter Mandelson solene subskribis interkonsiliĝan noton, tiam aperis varma aplaŭdado en la halo de honoraj gastoj de la Pekina Hotelo. Samtempe la du malnovaj konkurantoj ridis. Oni sciis, ke de tiam la 'krizo de tekstilaĵoj' pro la stagno de ĉinaj tekstilaĵoj en haveno de Eŭropa Unio finfine estis solvita. Por Ĉinio kaj Eŭropa Unio, tio estas la rezulto de ambaŭflanka gajno.

De la kuranta jaro, la problemo de tekstilaĵoj ĉiam estis la varma problemo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. De la komenco de la kuranta jaro, oni plenumas senkontingentan komercon inter membroj de la Monda Komerca Organizo, sed komerca protektismo en la interno de Eŭropa Unio viglis, pro tio per la kialo, ke 'ĉinaj tekstilaĵoj al Eŭropa Unio grande pliiĝis', Eŭropa Unio limigis importon de ĉinaj tekstilaĵoj. La limigo rekte kaŭzis stagnon de pli ol 80 milionoj da ĉinaj tekstilaĵoj en eŭropaj havenoj.

La agmaniero de Eŭropa Unio estis vaste suspektata en la interno de Eŭropa Unio. Ĝenerala direktoro de Brita-Ĉina Komerca Asocio sinjoro Peter Nightingale esprimis intervjuate:

"Laŭ esenco de la ekonomia tutmondiĝo, praktikado de politiko pri komerca protektado estas pli kaj pli malfacila, ĉar ĝi tiel ni faligos nin en la bremsadon de ekonomia sistemo. Tia politiko estas la arkaika politiko, per ĝi ĉiuj homoj ne povas profiti de la ekonomia tutmondiĝo."

Sinjoro Peter Nightingale opiniis, ke nun la situacio, ke Eŭropa Unio kaj Ĉinio tute suferis perdon, estas kaŭzita de enlanda komerca protektismo de Eŭropa Unio.

Laŭ konigo, amaso da ĉinaj tekstilaĵoj estis superstokitaj en havenoj de Eŭropa Unio, tio alportis gravan perdon al tekstilaĵaj detalaj komercistoj de Eŭropa Unio. Laŭ raporto de brita ĵurnalo 'Financial Times', pro nevendiĝo de sveteroj, perdo de tekstilaĵaj detalaj komercistoj de Eŭropa Unio superis 800 milionojn da eŭroj, se ne paroli pri aliaj specoj.

Estas pli grave, ke baldaŭ venos la plej grava aĉeto por Kristonasko, respondeculoj de fasonvestaj butikoj en britaj ĉefaj komercejoj estis maltrankvilaj, ili diris, ke se la stagno ne povas frue esti rompata, ili alfrontos la mankon de vesta vendo.

Direktorino de brita subvesta butiko sinjorino Mary Allen plendis al raportisto, ke antaŭe subvestoj en la butiko ĉefe estis prilaboritaj de Ĉinio, en mallonga tempo, ŝi ne povas trovi taŭgan prilaboran entreprenon en aliaj landoj:

"Laŭ mi, homoj, kiuj faris decidon pri kontingento de tekstilaĵoj, devas fari konsulton al koncernaj personoj. Estas evidente, ke en detalaj vestoj, precipe en produktado de subvestoj, Peter Mandelson havas neniun sperton. Li ne sciis, kiel komplika estas la produkta procezo de subvestoj kaj kiom da tempo la procezo de desegnado kaj produktado ĝis vendo bezonas."