• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-28 16:37:33    
Problemo de tekstilaĵa komerco inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio estis stabile solvita (2)

cri

Ne nur tio, pro redukto de kvanto de varoj, la prezaro de tekstilaĵoj en la merkato de Eŭropa Unio alfrontis la premforton de pliiĝo. Multaj landoj de Eŭropa Unio estis maltrankvilaj pri tio, ke la ŝanĝiĝo de tekstilaĵa prezaro alportos malpozitivan influon al propra ekonomio.

Sub la premforto, ke detalaj komercistoj pri tekstilaĵoj kaj konsumantoj de Eŭropa Unio postulis frue solvi la stagnon de ĉinaj tekstilaĵoj en havenoj, en julio oficistoj de Eŭropa Unio venis al Pekino kaj faris interkonsiliĝon kun oficistoj de la ĉina Ministerio pri Komerco. Sed la du flankoj disputis pri la solvo de la kontingento, la unua intertraktado ne akiris evidentan progreson.

Pro granda premforto, la 4-an de julio membro de la Komerca Komitato de Eŭropa Unio venis al Pekino, li celas atingi interkonsenton dank' al la bona atmosfero de la pinta konferenco de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Fine, post malfacila intertraktado en preskaŭ 2 tagoj, la du flankoj atingis interkonsenton. Laŭ difino de la noto, Eŭropa Unio tute pasigos la pli ol 80 milionojn da ĉinaj tekstilaĵoj.

Subskribinte la noton, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai kaj membro de la Komerca Komitato de Eŭropa Unio Peter Mandelson kune intervidiĝis kun ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj. Bo Xilai esprimis, ke la noto subskribita de Ĉinio kaj Eŭropa Unio enkorpigas la spiriton de la du flankoj 'kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno':

"Pri produktoj restantaj en havenoj, ni alprenis tute justan dividan metodon, respektive portis portendan respondecon. Mi opinias, ke ĉu en granda principo ĉu en detalaĵoj, la intertraktado enkorpigas justecon kaj raciecon. Efektive la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio estas plenaj de viveco, ni reciproke havas bezonon, en la procezo de reciprokaj interfluo kaj kunlaboro, ni povas enkorpigi ambaŭflankan gajnon."

Membro de la Komerca Komitato de Eŭropa Unio Peter Mandelson esprimis, ke kvankam en la problemo de tekstilaĵoj aperis portempa malfacilo inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio, kaj la intertraktado estis tre peniga, tamen inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio ne aperos 'komerca milito'. Ĉinio estas la senĉese evoluanta granda komerca lando, la reciproka kompletigeco inter duflankaj ekonomioj decidis grandan potencialan forton de la duflanka kunlaboro:

"Neniam aperis nek en la estonteco aperos 'komerca milito', ĉar Eŭropa Unio kaj Ĉinio havas bezonojn unu al la alia, bezonas eniri en merkatojn unu de la alia. Reciproke doni al la alia helpon kontentigas proprajn interesojn. La interesoj enhavas ne nur la komercan flankon, sed ankaŭ aliajn kampojn. Ni bezonas fortigi duflankan kunlaboron en diversaj tavoloj."

Pri la rezulto, ĉinaj entreprenoj de tekstilaĵoj kaj detalaj komercistoj pri tekstilaĵoj de Eŭropa Unio tute esprimis bonvenigon. Specialistoj analizis, ke la solvo de la problemo de ĉinaj tekstilaĵoj en havenoj montras, ke Ĉinio kaj Eŭropa Unio posedas la kapablon, ankaŭ sistemon por racie trakti diversajn problemojn en la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, tio naskos pozitivan akcelan rolon al la disvolvo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio.