• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-28 20:43:11    
Pitoreskejo Nanshan de Yantai (2)

cri
La pitoreskejo Nanshan estas unu el la ĉinaj famaj pitoreskejoj kun la klaso de 4 A. Ĝi situas sur la monto Lushan apud la urbo Yantai. En la pitoreskejo troviĝas diversaj bildecaj vizitindejoj.

La tuta pitoreskejo Nanshan fakte apartenas al la Nanshan-a Korporacio. S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai, konigis pri tiu korporacio. Li diris:

"La origino de la Nanshan-a Korporacio estis la vilaĝo Songcun. Antaŭ pli ol dudek jaroj, Ĉinio komencis efektivigadon de reformado kaj malfermo, poste elmetis grandiozan celon pri konstruado de la bonhava socio. Stimulate de tiu celo, la Songcun-anoj, sub la gvido de sia vilaĝestro s-ro Song Zuowen, akiris impetan progreson en la ekonomia kaj socia konstruado. Nun la vilaĝo jam posedas la terenon de aliaj dek ĉirkaŭaj vilaĝoj, pli ol 40 entreprenojn kun la totala kapitalo de 17 miliardoj da juanoj, kaj fariĝis provinc-nivela grandtipa akcia korporacio, kiu enborsiĝis antaŭ nelonge."

Laŭ konigo de s-ro Hao Fengli, en la tereno de la Nanshan-a Korporacio troviĝas la kompleta eduka sistemo konsistanta el infanĝardeno, elementa lernejo, liceo, supera liceo kaj universitato, kiuj kulturis kaj kulturas la grandan nombron da talentuloj. Krom multaj etaĝdomoj de laboristoj kaj oficistoj de la korporacio, tie videblas ankaŭ granda teatro, kiu povas enteni samtempe 1 600 spektantojn, kaj ankaŭ hotelo, serva centro, maljunula apartamento, stadiono, magazeno ktp, ĉiuj ĉi liveras abundajn amuzejojn kaj feriejojn por anoj de la Nanshan-a Korporacio. En ĝia tereno ĉie vidiĝas ombro-riĉaj arboj kaj buntkoloraj floroj.

S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai konigis ankaŭ:

"La korporacio investis sume 3 miliardojn da juanoj por turismaj establaĵoj en la pitoreskejo Nanshan. Aparte menciindas, ke la korporacio establis la modernan golfejon kun bela medio. La golfejo areas je miliono kaj 300 miloj da kvadrataj metroj. Ĝi estis konstruita laŭ la monta deklivo kaj kun naturaj lagoj en si. En la golfejo ekzistas 27 golfo-kanaloj kun la internacia kriterio, el ili 9 estas lumaj kanaloj. La halo de la golfa klubo situas sur la plej alta punkto de la golfejo, kaj posedas spektejon, restoracion, vin-drinkejon, bankedan halon, median halon, saŭnan ĉambron, korpo-ekzercejon, ŝako-ludejon ktp. El ĉiu vilao konstruita en la golfejo oni povas spekti la larĝajn golfo-kanalojn kaj naturajn pejzaĝojn. Por tiu golfejo la Nanshan-a Korporacio investis 300 milionojn da juanoj."

S-ro Hao Fengli ankaŭ konigis pri vin-farejo de la Nanshan-a Korporacio. En la vinfarejo, akompanate de muziko, oni povas gustumi bonkvalitan vinon produktitan de la korporacio. Krome turistoj ankaŭ povas spekti avangardajn vin-farajn instalaĵojn importitajn el Francio kaj Italio kaj la tutan vin-faran procezon.