• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-29 08:24:24    
Yang Zewen: Likaj Siteloj kaj Flora Pado

CRI
Ruĝa ebenaĵo, bruna terkabano kaj flora pado, ie de la granda Tero, en profundo de montaro, fore de vilaĝo – jen nesto de mia patrinflanka onklo.
De longe ekzistis la dezerteca ebenaĵo, kiu pli kaj pli lontanigis la vilaĝon ne povantan rezisti kontraǔ tia krudo. Tamen enigmo okazis, ekster ĉies atendo, ke mia juna onklo, iama vojriparisto kaj forstogardisto, subite revenis kun diversaj malsanoj en la vilaĝon kaj abrupte foriris en la ruĝan lokon por verdigi la dezertan ebenaĵon. Dume mi vizitis elementan lernejon, klopodante "verdigi" la dezerton en mia koro per libroj.
En iu tago mi ricevis leteron de la onklo kiu diris, ke kvankam li jam gardas vivaj dekmilojn da arboj en tiom da jaroj, tamen, ŝajne, en la tuta vivo li ne sukcesos verdigi la tutan vastaĵon; li jam faris laǔeblan penadon kaj ne estas defetisto. Lia letero serenigis al mi la koron. Aranĝinte laboron, mi ekiris sur longan vojon por viziti lin. La vastaĵo, al kiu mi unuafoje proksimiĝis de post kiam mi vizitis mezlernejon kaj universitaton kaj varbiĝis en iun oficejon, tiom min emociis, ke larmoj eltorentis. Jen pado, borderita per buntaj floroj ebriige aromantaj, zigzage kondukas al la sama terkabano. Kaj min atendis jam ne juna onklo, sed homo kaduka kaj ne kapabla plu planti arbidojn.
Ni ambaǔ kune pasigis plurajn tagojn en intima babilado. Mi sciis, ke malgraǔ sia senpoviĝo li ankoraǔ persistas en portado de 2 siteloj da akvo el malproksima valo. Ĉiufoje, vidinte dusitelan akvon, mi pensis, ke li estas vere malforta pro la granda aĝo. Kvazaǔ penetrinte en mian koron, li ridetante diris:
"De tiom da jaroj mi tiel portas akvon. Komence la du siteloj estis plenaj de akvo, sed ĉi tie la akvo duoniĝis; ĉi tio signifas, ke duono de la akvo tralikiĝis survoje."
"Vi uzadas tiom likemajn sitelojn! Kial vi ne riparis ilin?"
Li denove ridetis. "Intence mi faris la likigon."
Klininte la kapon mi vidis, ke la supra parto de la siteloj havas multe da truetoj. "Kial?" mi demandis.
Li ne rekte respondis, sed mistere ridetis.
Fine, en la mateno de adiaǔa tago, li klarigis, "Ĉiutage mi bezonas apenaǔ unu sitelon da akvo. Tamen mi vekte portas 2 sitelojn. Mi do faris truetojn al ili, tiel ke, unuflanke, la malpeziĝo de la ŝarĝo kreskigu al mi la memfidon kaj garantiu, ke sen ripozo mi finu pli ol 4 000-metre longan vojon kaj, aliflanke, la eliĝanta akvo nutru la herbojn kaj florojn ambaǔflanke de la vojeto kaj donu al mi ĝuon kaj konsolon."
Mi fine kaptis filozofian fajreron el la vortoj de mia onklo.