• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-29 16:27:02    
Naciaj signoj sur modernaj vestaĵoj (2)

cri
Fraŭlino Aguo, tujia-naciecano, laboranto de pekina ĵurnalismo, estas fidela konsumanto de la marko "Aduowei" kaj ofte vizitas la butikon de sinjorino Wei Ronghui. Pro profesia postulo ŝi ankaŭ petas sinjorinon Wei Ronghui desegni ceremoniajn vestojn. Aguo diris, ke tiuj ĉi vestoj estas tre komfortaj kaj ankaŭ povas montri kulturan karakterizon de ŝia nacieco. Ŝi diris, "Por metropolaj loĝantoj, tipaj naciecaj vestaĵoj estas maloportunaj, ekzemple tiuj vestaĵoj havas multajn butonojn, kiuj ofte ĝenas vestadon, rilate al tio vestaĵaj desegnistoj eble anstataŭigas la butonojn per zipo por ke la vestaĵoj estu pli modaj. Tial oni preferas ornami siajn modernajn vestaĵojn per naciacaj desegnaĵoj laŭ sia ŝato por plene montri la karakterizon kaj ankaŭ sian naciecan trajton."

Aguo diris, ke veninte al metropolo ŝi pli multe sopiras pri la naciecaj vestaĵoj. Nuntempe en ŝia hejmloko fraŭlinoj plejparte preferas ĝinzon kaj eŭropajn kostumojn kaj forlasas naciecajn vestaĵojn faritajn laŭ tradicia metio por sekvi la modon, tio estas vere domaĝata.

Ĉinio estas lando kun multaj naciminoritatoj, diversaj naciecoj havas sian tradician kostumon kun apartaj metieco kaj stilo, ekzemple dai-naciecanoj karakterizas sin per longa jupo, mongoloj per longa robo, hezhe-naciecanoj per fiŝhaŭta vesto kaj yi-naciecanoj per ĉifita jupo. Vestaĵo estas nacieca simbolo kaj ankaŭ povas montri kulturan preferon de la posedanto. Sinjorino Wei Ronghui opinias, ke por protekti la tradicion oni povas alpreni novan rimedon, tio estas, ke oni fandu tradician metiecon en modernan desegnadon. Ŝi prezentis al ni, ke en ŝia vestaĵa fabriko estas talentaj metiistoj el malsamaj naciminoritataj regionoj, ili majstras en teksado, brodado kaj tinkturado, kaj ŝi ankaŭ elkulturis vestaĵajn desegnistojn, ili jam povas lerte fandi naciecajn elementojn en la modernan desednadon. Ĉiujare ŝi kaj la kolegoj vojaĝas al naciminoritataj regionoj por kolekti brodaĵojn kaj teksaĵojn faritajn laŭ speciala metieco.

"Ni povas kopii tiujn brodaĵojn, ĉar ili estas tre mirindaj. Se oni ne zorgas ilin, neniu faros tiajn brodaĵojn plu; se oni klopodas proponi tiujn ĉi metiartaĵojn en merkato, certe metiistoj senĉese faros ilin, tiamaniere la metio estos protektata. Mi klopodas proponi tiajn metiartaĵojn ĝuste por protekti la tradician metion."

Nun, vestaĵoj de la marko "Aduowei" entreprenata de sinjorino Wei iom post iom famas en Ĉinio, kaj ili enmerkatiĝis ankaŭ en Singapuron, Danlandon kaj aliajn landojn. Sinjorino Wei esperas, ke pli multaj eksterlandanoj ĝuu belecon de ĉinaj naciecaj kostumoj.