• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-29 18:23:51    
Binturongo

cri

La binturongo (Arctictis binturong) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de viveredoj vivas en la provinco Junnan de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Bhutano, Nepalo, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi longas sesdekunu ĝis naŭdekses centimetrojn, kun vosto kvindekses ĝis okdeknaŭ centimetrojn longa, kaj pezas naŭ ĝis dekkvar kilogramojn. Ĝi estas dika kaj fortika kun mallongaj kruroj. Ĝi estas kovrita de krudaj kaj nigraj longaj haroj, kiuj estas malpli longaj ol tiuj de la vosto. Ĝi havas volveblan voston kaj ĉe ĝiaj orelpintoj troviĝas tufo da nigraj kaj longaj haroj, per kio ĝi klare distingiĝas de la aliaj bestoj de la viveredoj.

La binturongo vivas en densaj arbaroj, ĉiam aktivadas en nokto. Tage ĝi dormas sur la supro de arbo, kuntirante sian korpon ka kaŝante sian kapon sub la vosto, aŭ sunumas tie. Surtere ĝi iradas ĉiam malrapide kaj singardeme, kaj oni neniam vidis ĝin saltanta. Ĝi estas lerta arbogrimpanto, kun vosto kiel helpa membro. Agante sur arbo, ĝi ofte alkroĉas sian voston al branĉo, malrapide antaŭeniras, aŭ etendas sian voston al branĉo, malrapide antaŭeniras, aŭ etendas sian voston por tuj alkroĉi ĝin al branĉo ĉe eventuala falo. Ĝenerale ĝi malsuprengrimpas de sur arbo kun kapo malsupren. Ĝi ĉefe manĝas fruktojn, ŝosojn kaj diversajn vegetaĵojn, hazarde birdetojn aŭ malgrandajn ronĝulojn. Agante, ĝi eligas de tempo al tempo kriadon, kaj eĉ furioze muĝas, kiam ĝi koleriĝas. Ĝi estas la plej kriema el la viveredoj. En densa arbaro ĝi rekonas siajn kunulojn dank'al sia flarsento. Post kiam la binturongino gravedas okdekok ĝis naŭdekok tagojn, ĝi naskas du ĝis kvar idojn, ĉiu el ili pezas ducent okdek tri ĝis tricent kvardek gramojn kaj povas rampi nelonge post sia naskiĝo.

La malgranda hindia zibeto el la ordo de karnovoruloj kaj familio de veveredoj dislokiĝas en orienta, suda kaj sudokcidenta Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Srilankao kaj Sumatro, Javo kaj Bali de Indonezio. Ĝi havas longan korpon kun pinta muzelo kaj mallongaj kruroj. Ĝi estas kovrita de grizbruna hararo kun nigraj makuloj. Ĉe ĝia dorso estas ses ĝis ok malhelaj strioj, kaj ĉe ĝia vosto troviĝas po sep ĝis naŭ nigraj kaj blankaj harringoj. Ĝi longas kvardek kvin ĝis sesdek tri centimetrojn, pezas du ĝis kvar kilogramojn, kaj ĝia vosto estas tridek ĝis kvardek tri centimetrojn longa.