• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-29 19:50:05    
Ŝanĝiĝoj de ĉinaj bankoj en malfermo (1)

cri
En la lastaj pli ol 3 jaroj post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, oni rapidigis paŝojn de ekstera malfermo de la banka merkato, pli kaj pli da eksterkapitalaj bankoj eniris en la ĉinan merkaton per diversaj manieroj kaj la negocaj kampoj senĉese vastiĝas. Samtempe kun tio, ĉinaj bankoj faras preparadon por bonvenigi konkurencon kaj eniri en la internacian merkaton.

En la pasinteco, necesis longa tempo kaj multaj ordoj por fari negocon en ĉinaj bankoj. En la lastaj kelkaj jaroj, ĉi tia stato evidente estas plibonigita. Pri tio, estro de la fako pri kredito sub la kapitala centro de la ĉina Metalurgia Konstrua Grupo sinjoro You Senlin havas profundan senton. Pro negocoj en flankoj de adjudiko, kredito, kapitala kolekto kaj kredita atesto, li ofte kontaktiĝas kun bankoj. Li diris, ke nun ne nur pliiĝis negocaj specoj kaj ŝanĝiĝis labormodelo kaj ordo, sed ankaŭ efiko de bankoj altiĝis multe:

"Antaŭe petinte bankon pri iu ajn negoco, oni ne ricevis respondon post semajno, sed nun maksimume en 3 tagoj, mi povas ricevi respondon, tio estas la granda ŝanĝiĝo. Ankaŭ direktoroj de iuj bankoj aktive komprenas staton de entreprenoj, aktive konigas novajn negocojn de bankoj kaj komprenas nian bezonon."

Sinjoro You opiniis, ke la grava kialo de la ŝanĝiĝoj ĝuste estas la eniro de eksterkapitalaj bankoj. Laŭ statistiko, nun jam en 18 urboj eksterkapitalaj bankoj povas fari negocon, ili povas malfermi pli ol 100 specojn de produktoj kaj servado. Antaŭ la eniro de amaso da eksterkapitalaj bankoj, ĉinaj enlandaj bankoj devas altigi la servan nivelon por teni klientojn.

Vicestro de la financa instituto sub la Ĉina Popola Universitato profesoro Zhao Xijun analizis, ke post la eniro de eksterkapitalaj bankoj, la negoca maniero kaj administra koncepto estis alportita al Ĉinio, pro tio ĉinaj enlandaj financaj merkatoj estas pli perfektaj kaj pluralismaj kaj konsumantoj povas ĝui pli multan kaj pli bonan financan servadon:

"La eniro de eksterkapitalaj bankoj akcelis plibonigon de administrado de niaj propraj bankoj kaj la altigon de la konkurenca kapablo. Tiel, la eniro kaj alportis bonaĵojn al ĉinaj konsumantoj kaj pli multigis ĉinajn financajn merkatojn, kaj akcelis proprajn financajn instalaĵojn. Laŭ mi, tio estas la pozitiva kaj tre signifa afero, samtempe tio konformas al la tutmonda ekonomia integrigo."