• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-30 07:59:47    
Zhu Yuqi: Matena Melodio

CRI
Kiel kutime, ŝi milde deigas litkovrilon. Estas la 4-a kaj duono. Lavi la vizaĝon, brosi la dentojn, aĉeti legomon kaj viandon, purigi rizon, fari kuiradon kaj... Ŝi estas kvazaǔ ekzakta disko, gaje kaj rapide turniĝanta en aparato por 3-membra familio. "Hej, kuŝema vermo, vi jam devas ellitiĝi. La suno rostas vian postaĵon." Ŝi vigle kuras el kuirejo en dormoĉambron kaj krias al la edzo. "Kioma horo? La 6-a kaj kvarono. Hej, ni iru al juĝejo. Ĉu ne vi, hieraǔ nokte, enlitiĝinte, freneze alarmis por eksgeedziĝo? Kio? Ŝerco? Hm, mi scias, ke vi ne kuraĝas. Rapide leviĝu! Kio estas 'kio'? Provizora laborŝanĝo? Hodiaǔ vi havos la mezan skipon? Bone, dormaĉu plu, ĝis la kapo platiĝu! Tigreto, ne petolu en la kovrilo de paĉjo! Frenezulido!" Farante ordadon en la ĉambro, ŝi daǔrigas, "Vidu vidu! Ĉie tiom da cindro, sur la skribotablo, sur la planko... Bonege! En tiel profunda nokto vi revenis kaj denove studis la grafikaĵon! Ci ŝatas labori tra la nokto, ĉu ne? Ne mia afero, se ci mortaĉos pro tio! Sed la por-elektra pago – la lampo en la kuirejo bruladis en la tuta nokto! Mi donos al ci almenaǔ 2 vangofrapojn, se ci restos tiel senkapa, sencerba. Tigreto, ne ridaĉu! Nepre ne estu kia via patraĉo!... Ho ve, karbiĝas mia kuiraĵo!" Ŝi kovras varmoretene tagmezan manĝaĵon kaj, metinte la matenan sur la gaskameneton, balaas la plankon. "Kio estas? Bulego sub la lito... Aj-jo, cia laborvesto, kaj eĉ tiom malpura! Hu, ci! Ĉiutage 1 vestaĉon! Mi estas lavmaŝino? Kial ci ridas? Kio? Sukcesis via renovigo de la sinjoreca maŝinego? Ha ha, gratulon, gratulon! Jo, vi denove pavas! Fiero fiaskigos. Ne forgesu, ke vi finis la mezgradan lernadon en 1967, kaj jam ne plu!" Ŝi klake trotas en la kuirejon por lavi lian laborveston. "Tigreto, rapide surmetu vestojn! Viaj ledŝuoj? Ĉe la sofo. Ĉemizo? Sur la ĉelita ŝranko. Kaj la librosako, sub la tablo. Frumatene mi jam kontrolis vian hejmotaskon. 1 aritmetika eraro. Mi donos 2 vangofrapojn ankaǔ al ci, se ci denove eraros. Ne ploru, mia koro!" Ŝi preskaǔ eksplodas per ridego, post kiam sonoj de malvera ploro de la filo inundas la kuirejon. Post kelkaj minutoj, gargarinte la veston, ŝi ĝin levas, vringas kaj pendigas en balkono. "Aj jo jo!" Ŝi rapide deigas la matenan kaĉon kaj metas akvokruĉon sur la gaskameneton. Ŝi rigardas, kiel la filo finas la matenmanĝon. "Tigreto, tagmeze via patro estos hejme. Revenu preni la tagmanĝon! Vespere? Via patrineto vizitos kurson. Ŝi do ne revenos. Bona fileto, mem prenu la vespermanĝon! O, atente aǔskultu la lecionojn! Nepre! En la pasinteco oni laboris per la korpa forto, sed nun, per scioj, scienco, per la cerbo. Ĉu vi ne vidas, ke viaj gepatroj diligente lernas sciencon, ege pene? Bona fileto! Nun mi iros al laboro. Kison al mi! Bone! Ĝis!" Kaj ŝi ĵetis kriojn en la dormoĉambron, "Mi foriros! Ne forgesu akvumi la florojn en la balkono!"
Ho, kiom ebriiga la matena melodio. Arda, gajiga, serena, emocia kaj...