• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-30 16:03:50    
Ŝanĝiĝoj de ĉinaj bankoj en malfermo (2)

cri
Profesoro Zhao diris, ke laŭ promeso de Ĉinio en la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la ekstera malfermo de ĉinaj bankoj havas 5-jaran transiran periodon kaj ĝis la fino de 2006 ĉinaj bankoj estos tute malfermataj. Li opiniis, ke pro la eniro de eksterkapitalaj financaj establaĵoj, formiĝis arda konkurenca situacio, ankaŭ la akcia reformado de ŝtataj bankoj estas akcelita.

La grava paŝo de akcia reformado de ĉinaj ŝtataj bankoj estas la ekstera eniro en akcian merkaton, nun multaj bankoj klopodas por realigi la celon. En la kuranta jaro, Ĉina Trafika Banko jam eniris en akcian merkaton en Hongkong. Ankaŭ Ĉina Banko kaj Ĉina Konstrua Banko aktive preparas eniron en akcian merkaton. La komuna punkto de ilia eniro en akcian merkaton estas enkonduko de eksterteritoriaj strategiaj kunlaboraj partneroj.

En la lasta junio, Banko de Amerika Korporacio aĉetis 9% de akcioj de Ĉina Konstrua Banko per 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝenerala direktoro de Banko de Amerika Korporacio sinjoro Kenneth D. Lewis diris, ke amikiĝo kun la konstrua banko alportos interesojn al Banko de Amerika Korporacio:

"Unue, Banko de Amerika Korporacio havas multaj klientojn en Ĉinio kaj multaj klientoj de la konstrua banko eniros en la internacian merkaton. La kunlaboro inter la du flankoj pri korporaciaj klientoj posedos tre bonan perspektivon en la estonteco. Due, en la estonteco la du flankoj atentos kie ili havos pluapaŝan kunlaboron, eĉ establos kunkapitalan korporacion. Kaj trie, la investo propre estas la relative grandaskala investo. Plej granda klopodado por helpi la konstruan bankon ankaŭ estas la metodo de Banko de Amerika Korporacio por realigi propran investan redonon."

Ĝenerala direktoro de Ĉina Konstrua Banko sinjoro Guo Shuqing esprimis, ke la kunlaboro inter la du bankoj ĉefe celas enkonduki pli bonajn produktojn, spertojn kaj administrajn metodojn.

Pri ŝanĝiĝoj de ĉinaj bankoj pro la malfermo, profesoro Zhao Xijun opiniis, ke nun ŝanĝiĝoj ĉefe okazas en la interno, la venonta tendenco estos la eliro de ĉinaj bankoj:

"La ekstera malfermo de ĉinaj bankoj altiris eksterkapitalajn bankojn eniri en Ĉinion kaj altiris ilin kunlabori kun ĉinaj bankoj, tio estas la influo de enkondukado kaj la influo pli multe okazis en Ĉinio, tio estas la 1-a periodo. Sed oni ne limigas sin en la 1-a periodo. En la 2-a periodo, niaj propraj bankoj kreos negocojn en internacia merkato kaj ŝanĝiĝos kiel bankoj funkciantaj en internacia kaj malferma medio."