• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-30 16:32:06    
Malgranda numenio

cri

La malgranda numenio (Numenius borealis) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj troveblas en la orienta parto de Ĉinio kaj aliaj landoj de la tuta mondo. Ĝi, same kiel aliaj numenioj, havas longan bekon iom malsuprenkurbiĝantan, sveltan korpon kaj iom longajn krurojn. Ĝia makulita supra korpo estas flavbruna kaj la malsupra korpo blanka. La birdo estas tre malgranda, kies flugiloj longas nur ĉirkaŭ dek ok centimetrojn. Ĝi havas klarajn flavblankajn makulojn ĉe la rando de dorsplumoj.

La malgrandaj numenioj vivas en marbordoj, stepoj proksimaj al maro, marĉejoj, lagetoj kaj deltoj. Ili emas vivi en aroj kaj ofte loĝas kune kun aliaj numenioj. Kiam iu el la grupo estas paffaligita, la tuta aro rondflugas super ĝi, kaj eĉ sin ĵetas surteren eligante akrajn kriojn. Ili flugas kun kuntirita kolo. Kvankam ili svingas siajn flugilojn malrapide, tamen ili flugas tre rapide. Flugante, ili senĉese eligas laŭtajn kriojn. Ili serĉas nutraĵojn en malprofundaĵoj aŭ ŝlimo kaj manĝas per sia longa beko fiŝetojn, ranojn, moluskojn, krustulojn, vermojn, insektojn kaj algojn. Dum sezono de fekundiĝo la virbirdo havas apartan flugmanieron. Ili konstruas sur herbara malaltaĵo tre simplan neston. En ĉiu nesto troviĝas ĉikraŭ kvar ovoj olivkoloraj kun brunaj makuloj. La gebirdoj kune kovas ovojn. Kiam ili estas atakataj dum la kovado, ili ofte ŝajnigas sin vunditaj por forlogi la malamikon de la nesto. La eloviĝintaj idoj, kovritaj de densaj lanugoj, ne povas flugi dum longa tempo kaj movas sin tute per la piedoj.

En la okdekaj jaroj de la dek ok jarcento estis sufiĉe multe da tiaj birdoj kaj ofte vidiĝis aroj el ĉirkaŭ cent, sed nun ili preskaŭ proksimiĝas al pereo pro grandnombra ĉasado.

Armstrong-tringo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj estas rara vaga birdo. Ĝi vidiĝas en Ŝanhajo, Fuĝjan, Taj'ŭan, la marbordo de Gŭangdong kaj Hajnan-insulo en Ĉinio, kaj loĝas ankaŭ en orienta kaj sudorienta Azio. Ĝia supra korpo estas griza kun nigraj strioj, ĝiaj malsupraj korpo, dorso kaj talio blankaj, ĝiaj brusto kaj supra parto de la korpoflankoj havas sur si nigrajn makuletojn kaj beko kaj kruroj estas verdaj. Ĝi, tre malgranda, havas voston nur ĉirkaŭ dek sep centimetrojn longan. Membrano ligas la internan kaj eksteran piedfingrojn ĉe ilian bazo kun la meza piedfingro, kaj du centraj vostoplumoj estas grizblankaj.