• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-30 16:50:32    
Inklino de Qubi Awu kaj lia filo al sorĉado (1)

cri

Antaŭ enlonge nia raportisto vizitis ji-naciecan vilaĝon. En religia ceremonio la raportisto renkontis Qubi Awu, la lokan ĉefsorĉisto. Inter ji-naciecaj sorĉistoj kun nigraj feltaj manteloj kaj ŝtofaj ĉapoj, 60-jara Qubi Awu, kun trankvila kaj fiegra mieno, gracie suĉis pipon. Kiam la ceremonio atingis sian kulminon, venis la vico de Qubi Awu. Li eniris en la areon gvidante kelkajn veteranojn. Kun ventumilo en mano kaj iom fermintaj okuloj li murmurante prezidis la ceremonion.

Oni okazigis tiun ĉi religian ceremonion por paco kaj feliĉo. La ceremonio funkciis ekster la vilaĝo. Sur la ceremonia areo oni aranĝis diversajn homajn kaj bestajn figurojn plektitajn el pajloj. Pli ol 10 ji-naciecaj sorĉistoj respondecis pri aranĝado de la ceremonio. Kiel ji-naciecaj klerikoj, sorĉistoj repacigas la rilatojn inter homoj kaj diabloj per litaniado kaj specifikaj ceremonioj, tiu ĉi tradicio same kiel ji-nacieco havas historion de pli ol 2 000 jaroj.

Oni titolas sinjoron Qubi Awu ĉefsorĉisto ne pro lia maljunaĝo, sed pro tio, ke li kapablas prezidi komplikajn ceremoniojn kaj ankaŭ lia familio ĝuas famecon pro generacioj da sorĉistoj. Li diris, "Membroj de nia familio servas kiel sorĉistoj jam 26 generaciojn. Mi ankoraŭ memoras, kiam mi estis 3-jara la patro kondukis min al sorĉa ceremonio. Mi havas bonan memoron, en la aĝo de 6 jaroj mi komencis lerni sorĉajn librojn, kaj kiam mi estis 11-jara, mi kapablis sendepende prezidi simplajn ceremoniojn."

Qubi Awu vivas en la gubernio Meigu de la provinco Sichuan, sudokcidenta parto de Ĉinio. Tie 98% de la loĝantoj estas ji-naciecanoj. En la gurbenio multe popularas la sorĉa kulturo kaj estas pli ol 8 000 sorĉistoj, kaj ĉirkaŭ 200 el ili bone posedas sorĉon same kiel Qubi Awu. En la infanaĝo Qubi Awu estis titolita "mirinfano" pro bona memoro. Li diris al la raportisto, ke en ji-naciecaj sorĉistaj familioj, sorĉo herediĝas generacio post generacio, tamen oni inicas nur filojn. Kiam Qubi Awu ekscipovis paroli, la patro instruis simplajn sorĉajn sciojn al li; kiam li ekkapablis skribi, la patro oficiale akceptis lin kiel disĉiplon. En tiu ĉi periodo li ankaŭ ĉeestis al iuj ceremonioj kune kun maljunaj sorĉistoj por praktikado.

Kiam Qubi Awu estis 15-jara, iuj familioj ekinvitis lin prezidi familian ceremonion; en la aĝo de pli ol 20 jaroj li akceptis disĉiplojn. Nun en la vilaĝo, en kiu Qubi Awu loĝas, estas aliaj 3 sorĉistaj familioj, la 4 sorĉistaj familioj havas preskaŭ 100 sorĉistojn, ĉiujare ili prezidas plurajn ceremoniojn. Qubi Awu diris, "Kutime ĉiuj familioj funkciigas 3 ceremoniojn ĉiujare. Printempe ji-naciecanoj funkciigas ceremonion por forigi malbonon; somere, oni invitas sorĉiston prezidi ceremonion por rezisti kontraŭ malbenon, ĉar ili timas, ke iuj malamikoj sekrete malbenas ilin; aŭtune, oni opinias, ke tiam la spirito foriras el la korpo por vagado, tial oni devas funkciigi ceremonion por revenigi ĝin en la korpon."