• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-01 19:36:47    
Landa Kongreso

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj amikoj, vi certe jam aŭdis nian soninformon pri la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu okazis septembre en la ĉina sudorienta bela urbo Quanzhou. Hodiaŭ ni invitos vin aŭskulti nian raporton pri la malfermo de la Kongreso.
Karaj amikoj, la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis la 9-an kaj 10-an de septembro, en la bela urbo Quanzhou de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio. En ĝi partoprenis pli ol 100 esperantistoj el diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de nia lando. Pro tio, ke ĉijare okazis pluraj Esperantaj aranĝoj kaj plimultaj esperantistoj mempage partoprenis en tiuj aranĝoj, ĉijare la kongresanoj estis relative malmultaj. Tamen la kongreso mem estis sukcesa kaj fruktodona.
La kongresa temo estis: Esperanto kaj konstruo de harmonia socio.
La malfermo okazis antaŭtagmeze de la 9-a de septembro. En la malfermo partoprenis sinjoro Chai Zemin, ĉina veterana diplomato, prezidanto de la ĉina societo "Amikoj de Esperanto", sinjoro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, estraranoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, respondeculoj de koncernaj flankoj de la gastiganta urbo Quanzhou, pli ol cent kongresanoj el diversaj lokoj de Ĉinio.
La malfermon prezidis sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo.
/1
"Ni elektis la belan urbon Quanzhou kiel lokon por okazigi tiun ĉi kongreson. Mi scias, ke estas malfacile por vi veni ĉi tien el malproksimaj lokoj de nia lando. Tamen mi pensas, ke tio indas por vi, ĉar ĉi tie ni diskutos kaj decidos gravajn aferojn rilatajn al disvolviĝo de la ĉina Esperanto-movado en la venontaj jaroj. Kaj krome, Quanzhou, kiel unu el la ĉinaj famaj kulturaj historiaj urboj kaj startpunkto de la antikva surmara Silka Vojo, plezurigos viajn okulojn per siaj unikaj plurlingvaj kaj historiaj restaĵoj, naturaj pejzaĝoj kaj moderna aspekto. Mi kredas, kiam vi forlasos la urbon, vi elkore diros: Mi ne bedaŭras pro la vojaĝo. Tial, mi kun aparte ĝoja koro bonvenigas vin al Quanzhou.
Nun mi deklaras la 6-an Ĉinan Kongreson de Esperanto malfermita!"
En la malfermo la kongresanoj antaŭ ĉio silente starante esprimis funebron al la forpasintaj samideanoj en la lastaj du jaroj post la 5-a Kongreso de Esperanto.
Al la kongreso diversrondaj personoj sendis gratulajn mesaĝojn.
Oni laŭtlegis gratulan mesaĝon de sinjoro Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kaj ankaŭ prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta lastajare en Pekino. Li diris en sia gratula mesaĝo:
/2
"De la lastaj pli ol 100 jaroj, la disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio ĉiam kompakte ligiĝas kun la socia reformado. Hodiaŭ, en la 21-a jarcento, la disvolviĝo de Esperanto vizaĝas al nova situacio kaj nova ŝanco.
En la lasta somero, mi partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino. Mi vidis, ke dumil esperantistoj el dekoj da landoj kun malsamaj naciaj fonoj kaj kulturaj tradicioj povas konkeri la malsamecon de la gepatraj lingvoj kaj per Esperanto senĝene kontaktiĝis. Pro tio mi profunde sentas, ke en la nunaj internaciaj interfluoj Esperanto posedas apartan kapablon de interkomunikado.
La temo de tiu ĉi kongreso estas: "Esperanto kaj konstruo de harmonia socio". Ĝi estas tre bona temo. La spiritaj enhavoj de tiuj du flankoj estas interligitaj. Harmonio estas la kerno de la ĉina tradicia kulturo. Ni ne nur devas konstrui enlandan stabilan kaj harmonian socion, kaj plie, strebi al paco kaj amikeco en la internacia socio, devas esti harmoniaj kun diversaj landoj, egalece dialogi, interflui kaj kunlabori kun ili. Ĉinio devas plimulte iri en la internacian medion. Por tio necesas, ke la mondo plimulte konu nian harmonian stabilan kulturan tradicion kaj belan deziron. La pozitiva rolo de Esperanto devas esti plene ludata.
La kreado de Esperanto celis elimini lingvan obstaklon inter diversaj nacioj, kaj strebi al la interkompreniĝo, amikeco, paco kaj komuna evoluado de la tuta homaro.
Kiel aparte distingiĝa lingvo, Esperanto kreskas kaj povas doni sian kontribuon al konstruado de harmonia mondo.
La 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto montras, ke la ĉina Esperanto-movado prezentas sian novan viglecon. Mi elkore esperas, ke tiu ĉi kongreso akcelos disvolviĝon de la ĉina Esperanto-movado, altiros al si plimulte da personoj, kiuj ŝatas lingvon kaj amas pacon, akcelos senbaran interfluon inter Ĉinio kaj la mondo, konigos pri Ĉinio al pli multaj homoj en la mondo."
Poste alparolis sinjoro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. Li diris:
/3
"De la lastaj 118 jaroj post la naskiĝo de Esperanto, diverslandaj esperantistoj sin dediĉas al amikaj interfluoj inter diverslandaj popoloj kaj senlace batalas por la monda paco, kaj konstruas ponton de paco kaj amikeco inter diverslandaj popoloj. La Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj tenas la saman celon.
La 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta pasintjare en Pekino estas ankaŭ sukcesa interpopola diplomatia aktivado. Ĝi pliigas la komprenon de diverslandaj popoloj pri Ĉinio, fortigas interfluojn kaj kunlaborojn inter esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj estas alte taksata de Universala Esperanto-Asocio kaj estas unuanime laŭdata de la kongresanoj. La kongreso skribis freŝan ĉapitron por la ĉina Esperanto-movado.
Hodiaŭ ni kolektiĝas en la historia kultura fama urbo Quanzhou por interŝanĝi spertojn pri la Esperanto-movado, plani la estontan evoluadon de la movado. Tio havas gravan signifon por antaŭenmarŝo de la movado en la nova jarcento. Mi atendas, ke la ĉinaj esperantistoj, profitante la bonan ŝancon de tiu ĉi kongreso, plue antaŭenpuŝos la Esperantan aferon de nia lando kaj akiros ankoraŭ pli grandan atingon en propagando, vastigado kaj aplikado de Esperanto kaj en akcelado de interkompreniĝo, interfluoj kaj kunlaboroj inter la popoloj ĉina kaj diverslandaj.
La Esperanta afero estas afero justa kaj glora, ĝi semas por la amikeco kaj la monda paco. Kvankam nia afero ankoraŭ vizaĝas al multe da malfaciloj kaj ekzistas ankoraŭ longa vojo por atingi nian celon, tamen ĝi indas je nia obstina batalado. Mi klopodos kiel eble por kune kun vi ĉiuj batali por ke nia afero marŝu al sukceso!"
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio d-ro Renato Corsetti sendis al la kongreso salut-mesaĝon:
Estimataj reprezentantoj de la instancoj, karaj ĉinaj esperantistoj,
Estas por mi granda honoro havi la eblecon sendi al via kongreso salut-mesaĝon. Mi fakte sentas ĝin kiel honoron veran kaj ne nur formulan, pro la kutima formulo, kiun oni uzas komence de ĉi tiuj tekstoj.
La unua kialo pro tio estas la graveco de Ĉinujo en la nuna mondo. Laŭ mi oni devus ŝanĝi ĝian nomon. La nuna nomo en la ĉina estas "la lando de la mezo". Fakte ĝi estas por mi de longa tempo kaj por la aliaj de la lastaj tempoj sed ĉiam pli kaj pli: "la lando de la antaŭo". La graveco de via lando iĝas ĉiam pli klara en la nuna jarcento, kaj ĝi certe havos ankoraŭ pli gvidan rolon en la estonteco.
Se tiel estos, ankaŭ la ĉinaj esperantistoj havos gvidan rolon en la konvinkado de homoj en Ĉinujo kaj tra la mondo pri la justeco de la solvo de la lingva interkomunikado pere de Esperanto. Pro tio via devo nun estas reorganiziĝi por inde transpreni tiun rolon.
Tiu nova rolo aldoniĝos al la tradicia rolo: informi pri Esperanto kaj instrui ĝin al tiom granda parto de la monda homaro, kiom neniu normala landa asocio de UEA devas prizorgi.
Do, vi mem povas kompreni, kiom ni, la ne-ĉinaj esperantistoj, dependas de vi. Jen la dua kialo de mia honoro. Mi alparolas la esperantistojn, kiuj havas ŝlosilan rolon por la triumfo de Esperanto en la mondo nuntempe.
La tria kialo de mia honoro kaj kontento alparoli vin kuŝas en via historio. Ĉi-jare mi daŭre havis okazojn pritrakti la cent-jaran dat-revenon de la unua internacia kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro en Francujo en la jaro 1905-a.
En ĉiuj okazoj mi daŭre diris ion de ĉi tiu speco kaj, pro mallaboremo, mi rediras ĝin al vi senŝanĝe:
Mi mem estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento. Ili estis en la unuaj vicoj, kiam oni kreis la unuajn movadojn por paco en la komenco de la pasinta jarcento. Ili help-agadis dum la unua mond-milito. Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la estonteco post la revolucio en Rusujo, en Ĉinujo kaj en aliaj landoj. Ili kontraŭstaris naciismajn reĝimojn, kie tiuj reĝimoj ekestis. Ili mortis en pluraj lokoj pro kontraŭstaro al la invadintoj kaj al la favorantoj de perforto. Esperantistoj partoprenis ĉiujn manifestaciojn kontraŭ militoj post la dua mondmilito. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia kunlaboro kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Mia penso nun iras kun granda humileco al ĉiuj tiuj, kiuj iĝis viktimoj de la potencoj, kiuj volis en unu maniero aŭ alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas super la plej malforta. Ili estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj aplaŭdi kaj esperi, ke en la sama situacio, ni sukcesus agi same kuraĝe kiel ili.
Nu, mi ne devas memorigi vin pri via historio, kiun vi konas pli bone ol mi. Sed, se oni rigardas al la historio de la ĉina Esperanto-movado, oni ne povas ne senti sin tre malgranda apud la gigantoj de la historio de la ĉina movado. Mi ne memorigos vin pri apartaj nomoj, se vi certe scias pri ili.
Karaj ĉinaj esperantistoj, mi ne volas pli longe forrabi vian tempon kaj pli longe tedi vin en ĉi tiu bela okazo pro via movado. Mi vere bedaŭras ne povi esti inter vi, kaj rejuniĝi pro via juneca entuziasmo.
Eŭropanoj ankoraŭ asertas, ke Bjalistoko, la naskiĝ-urbo de Esperanto, estas urbeto en nord-orienta Pollando. Tio fakte estas vera laŭ la geografio kaj la mapoj, sed se ni konsideras Bjalistokon kiel la idealan centron de Esperanto kaj de la disvastigo de ties noblaj idealoj, ni vidos, ke ĝi daŭre moviĝas tra la mondo kaj en la nuna tempo tre verŝajne ni trovas ĝin inter Pekino kaj Ŝanhajo.
Sentu vin ĉiujn unuope salutataj.
Grandan sukceson al via kongreso!
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Post paŭzo, sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo raportis pri la laboro de la Ligo en la lastaj du jaroj post la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto. En nia venonta programero ni konigos al vi pri lia raporto.
Karaj amikoj, finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!
( 片花 )
Karaj aŭskultantoj, la 1-a de oktobro estas nia 56-a nacia tago. Omaĝe al tiu ĉi celebrinda tago, hodiaŭ ni invitas vin apreci kelkajn kantojn pri la patrolando.
/ "Hodiaŭ estas via naskiĝtago"
Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton "Hodiaŭ estas via naskiĝtago". Per klaraj kaj simplaj vortoj kaj intima kaj alegra muziko, la kanto esprimas la bondeziron de la ĉinaj gefiloj al la patrolando. La kanto tekstas kiel jene: "Hodiaŭ estas via naskiĝtago, mia Ĉinio. Matene mi flugigis aron da blankaj kolomboj, kiuj alportas al vi olivan folion, oran tritikan spikon kaj sopiron de la gefiloj."
/4'34"
Nun estas la kanto "Amu nian Ĉinion". Oni kantas: "La 56 naciecoj estas ja 56 floroj; la gefratoj de la 56 naciecoj estas ja samfamilianoj; en la 56 lingvoj ni diru: Amu nian Ĉinion."
/4'10"
Nun bonvole aŭskultu la kanton: "Ho, patrolando, afabla patrino". Per profunda sento la kanto elverŝas la veran amon de la ĉinaj gefiloj al la patrolando.
/3'06"
La kanto "Patrolando, ni benu vin por ĉiam", per simplaj kaj modestaj vortoj kaj glata melodio prikantas la veran senton al la patrolando."
/4'00"
Karaj amikoj, fine bonvole aŭkultu la kanton "Mi brakumu la patrolandon per kantado"
La teksto estas jena: "Mi brakumu vin, la patrolandon, per kantado. Mi brakumu ĉiun strion da fumo el kuirejo kaj ĉiun blankan nuberon. Mi brakumu ĉiun fajreron sur fiŝboato. Mia kantado flugas al la aero kaj oceano, al ĉies koro. Per senlima amo kaj kantado mi brakumu mian patrolandon."
/3'27"
Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia muzika programero. Koran dankon pro via aŭskulto!