• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-10 14:55:37    
Zeng Xin—disvastiganto de kulturo kaj arto (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en Ĉinio troviĝas kelkaj disvastigantoj de kulturo kaj arto. Ili kun enhavoriĉa travivaĵo kaj vasta intereseco, aktive akcelas disvolviĝon de ĉinaj kulturo kaj arto. Zeng Xin estas unu el ili.

Zeng Xin estas mastrino de Hart Centro de Arto en pekina Dashanzi-a Arta Kvartalo. Ŝi prenas sian centron kiel terenon por interfluo de diversaj artoj kaj aktive antaŭenpuŝas artajn formojn, kiaj privata filmo, prova dramo kaj improviza prezentado. Zeng Xin diris, ke en ĉiu vespero, freŝaj pensmaniero kaj arta formo bolas en ŝia centro kaj scenejo kaj kuliso jam estas nemankigebla parto de ŝia reala vivo.

Fakte la unua socia rolo de Zeng Xin estis malproksima de tiuj. Ŝi unue lernis fakon de internacia komerco kaj servis kiel deklaranto ĉe la dogano. Laŭ ŝi, tiama vivo estis enuiga, en ĉiu tago ŝi povis prognozi, kio okazos en la venonta tago, en la venonta monato kaj eĉ en la venonta jaro. Troviĝas nenia freŝeco kaj eksciteco. En la jaro 1993, Zeng Xin akceptis trejnon en iu taiwan-a afiŝa kompanio kaj de tiam ŝi eniris en rondon de afiŝado kaj fariĝis afiŝa projektanto.

En la jaro 2002, Zeng Xin iris al Francio por plenumi tradukan kaj kontaktan laboron por iu pentraĵa ekspozicio. 3-monata vivo en Francio havis grandan influon al ŝi. Zeng Xin diris al raportisto, ke tiam ŝi loĝis en la hejmo de amiko. En la libera tempo, la amiko gvidis ŝin spekti dialogan dramon, partopreni en diversaj salonoj kaj kolektiĝoj, kiaj laŭtlega kunsido de poemoj kaj kantoj kaj improvizaj prezentadoj. En tiu periodo, ŝi partoprenis en pluraj interesaj aktivadoj kaj tio estis malsama kiel ŝia vivo en Ĉinio. Zeng Xin pensis, ke ankaŭ ĉinoj devas posedi enhavoriĉan spiritan vivon. Ŝi diris:

"Vivmaniero de francoj havas grandan influon al mi. Tia artiga vivo probable estas io, al kio ĉinoj strebas. Mi spektis ilian improvizan prezentadon kaj etan dramon, mi pensis, ke tio estas ankaŭ bezonata de ĉinoj. Tamen neniu gvidis aŭ diris al ĉinoj, kiel ili konu la interesan aferon."

Reveninte al Pekino, Zeng Xin havis ideon establi artan centron. Ŝi volas rekomendi freŝajn aĵojn al ĉinoj kaj alilandanoj, por ke ili dividu senton pri kanto, pentraĵo kaj filmo.