• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-10 20:49:28    
Prospera turisma afero de urbo Yantai (2)

cri
Laŭ peto de nia raportistino, s-ro Hao Fengli prezentis kelkajn famajn vizitindejojn en la tereno de la urbo Yantai. Nun mi citu ilin laŭvice.

La vizitindejo Penglai: Ĝi situas 75 kilometrojn oriente de Yantai kaj estas ŝtatnivele grava pitoreskejo de Ĉinio. Tie estis la plej frua mararmea bazloko de Ĉinio, konstruita en la dinastio Song ( 960 – 1279 ). Sur zenito de la monto Danya staras la turo Penglaige, unu el la kvar famaj antikvaj turoj en Ĉinio. S-ro Hao Fengli konigis:

"De la antikveco Penglai ĝuas la renomon de feolando. Laŭ legendo, tie Ok Senmortuloj transnavigis la maron. Laŭ historia noto, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj Imperiestro Wudi de Han-dinastio siatempe venis tien por serĉi la viveliksiron. En Penglai ofte videblas mirindaj bildoj de la miraĝo."

La monto Kunyu: Ĉe la komuna limo de la urbo Yantai kaj la urbo Weihai staras majesta kaj apika monto nomata Kunyu. Kun la alteco de 923 metroj super la marnivelo, ĝi estas la plej alta pinto de la Shandong-a Duoninsulo, kaj rezervas sur si grandan kvanton da antikvaj restaĵoj. Sur la monto troviĝas ankaŭ ŝtata arbara parko, kie furoras diversaj sanigaj aktivadoj depende de la arbaro. Videblas miljaraj raraj arboj kaj pli ol 200 specoj de sovaĝaj animaloj.

La insulo Yangma: Ĝi situas en centro de la maro Huanghai. En la ĉina lingvo la vorto Yangma signifas bredi ĉevalon. Legendo diras, ke kiam la Unua Imperiestro de la Qin-dinastio siatempe vojaĝis al la insulo, li trovis, ke ĝi taŭgas al bredado de ĉevaloj, sekve li nomis la insulon "imperia ĉeval-bredejo". Sur la insulo nun establiĝis marakva naĝejo, sanitarejo, banejo de termika fonto kaj la hipodromo kun ampleksaj instalaĵoj kaj bon-specaj ĉevaloj. En feriaj tagoj ofte okazas la ĉevalkura konkurso tie.

La insulo Changdao: De antikveco ĝi estas nomata kiel "surmara edeno". La ĉina Ŝtata Konsilantaro enlistigis ĝin kiel ŝtatnivelan pitoreskejon, ŝtatnivelan naturan parkon kaj ŝtatnivelan arbaran parkon. En la pitoreskejo de Changdao troviĝas tre interesaj vidindaĵoj, ekzemple la Luna Golfo, kiu estas mil-metra arka strando. En la akvo videblas buntkoloraj rulŝtonetoj. Legendo diras, ke tiuj rulŝtonetoj transformiĝis el larmoj de la fiŝ-belulino.

La Birda Insuleto laŭ-forme similas al ora imperiestra sigelilo. De marto ĝis septembro ĉiujare, miloj kaj miloj da migrantaj birdoj flugas sur ĝin por generado. La bildo vere estas spektakla.

La Foka Insuleto estas alia vidindaĵo de la insulo Changdao. De marto ĝis junio ĉiujare, centoj da fokoj kolektiĝas sur la insuleto, naĝante el Rusio. La insuleto estas Natura Parko de Fokoj.

Alia aparte menciinda vidindaĵo estas la plaĝo Changshan-wei, kiu estas fino de la insulo Changdao ankaŭ kunfluejo de la maro Huanghai kaj la maro Bohai. La plaĝo laŭforme similas al vosto. Sur ĝi staras lim-divida monumento de la du maroj. Ĉi tie oni povas sperti la miraklon piedpremi samtempe du grandiozajn marojn.

Dum la vizitado en Yantai, ni renkontis vojaĝanton el Pekino s-inon Yu Lan kaj demandis pri ŝia impreso. Ŝi ĝoje diris:

"Ege bela estas la urbo Yantai, ĝi karakteriziĝas per pura medio kaj freŝa mara vento, kaj tre taŭgas al feriado, somerumado kaj loĝado. Vere bona loko!"