• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-11 10:21:26    
Inklino de Qubi Awu kaj lia filo al sorĉado (2)

cri
Ji-nacieco adoras prapatron, naturon kaj senmortulojn kaj en produktado kaj vivado la nacieco formis sian vidpunkton pri ĉielo, tero kaj submondo, kaj surbaze de tio formiĝis la sorĉa kulturo, kiu ampleksas sciojn pri historio, geografio, astronomio, medicino kaj arto. Ĝi estas vere enciklopedio de ji-nacieco.

En la okuloj de ji-naciecaj popolanoj sorĉistoj estas intelektuloj de la tuta socio, protektantoj kaj disvastigantoj de la ji-nacieca kulturo. Eĉ nuntempe en ji-naciecaj kolonioj de Liangshan de la provinco Sichuan kaj Chuxiong de la provinco Yunnan ankoraŭ multaj infanoj ne vizitas ordinarajn lernejojn, sed preferas lerni sorĉon. Du filoj de Qubi Awu neniam ricevis modernan edukon, tamen ili lernas sorĉan kulturon de la patro.

Raportisto renkontis Mujie, la plijunan filon de Qubi Awu en gubernia urbo. Li estas 18-jara kaj vestita en ĝinzo kaj T-ĉemizo. Li ne scipovas paroli la hanan lingvon, tamen ĉiam kun rideto montris sian intereson pri miaj diĝita fotilo kaj sonregistrilo. Li diris, ke nun li jam kapablas sendepende prezidi iujn ceremoniojn por paco kaj feliĉo, tamen plej ofte li ĉeestas al iuj ceremonioj kune kun la patro, lernante en praktikado. Li diris, "La lernado estas malfacila, tamen mia patro majstras en sorĉado. Mi devas pli diligente lerni por atingi la nivelon de mia patro, tamen mi eble ne povos superi lin."

Raportisto rimarkis, ke Mujie multe atentas sian aspekton, ke li ofte ordis siajn harojn kontraŭ spegulo dum nia interparolo. Li diris, ke li ŝatas modernajn vestaĵojn, tamen li devas porti ankaŭ feltan mantelon por montri sian majestecon.

Qubi Awu sincere diris, ke la du filoj lernas la sorĉan kulturon, tamen ilia atingo ne kontentigis lin. Kiam li estis tiel juna kiel la du filoj, li jam fariĝis ĉefsorĉisto respektata de vilaĝanoj, tial ili bezonas pluan lernadon.

Kutime, krom prezidado de sorĉa ceremonio kaj instruado, Qubi Awu ankaŭ faras gravan laboron ordi kaj eldoni iujn sorĉajn librojn por kultura centro de la gubernio Meigu. Sinjoro Mo Seci, unu el fondintoj de la kultura centro, diris, ke en la gubernio estas pli ol 100 mil sorĉaj libroj konservataj en diversaj lokoj. Tiuj ĉi libroj estis hereditaj de sorĉistaj familioj generacio post generacio kaj estas raraj dokumentoj por esplori naciecan historion kaj fonton de ji-nacieca kulturo.

Nun pli kaj pli multaj kleruloj atentas sorĉan kulturon de ji-nacieco, kaj oni esploras ĝin kiel tipon de primitiva religio bone konservata. La gubernia registaro ankaŭ aktive proponas al Unesko la sorĉan kulturon kiel la mondan kulturan heredaĵon. Qubi Awu diris, ke de la lastaj jaroj ĉiujare li akceptas klerulojn de diversaj lokoj de la mondo por prediki la sorĉan kulturon al ili, tamen samtempe li rimarkis, ke jam pli kaj pli multaj ji-naciecaj infanoj komencis ricevi modernan edukon, kaj iuj ji-naciecanoj bone edukitaj fariĝis ĵurnalistoj, kantistoj kaj profesoroj.