• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-11 17:53:43    
Xinjiang-aj kamparanoj rapide suriris riĉigan vojon (1)

cri

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas la plej granda provinco de Ĉinio, ĝia areo okupas sesonon de la totala teritoria areo de Ĉinio kaj ĝia kulturata agro estas pli ol tri milionoj da hektaroj. Tie la sunlumo estas sufiĉa, grande diferencas la temperaturo de tago kaj nokto, la regiono estas abunda je Hami-melono, vinbero kaj aliaj diversaj fruktoj kaj agrikulturaj plantoj same kiel kotono. De la lastaj jaroj, fortigante tradician agrikulturan industrion, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ankaŭ plenforte subtenas disvolviĝon de multaj karakteraj industrioj. Multaj kamparaj paŝistoj profitis el tio kaj suriris riĉigan vojon.

Rouzi Tuerxun loĝas en la vilaĝo Pahataikeli de la kaŝi-a regiono. Antaŭ kelkaj jaroj, tiu ujgura mezaĝulo, kiu vivtenis la familion per terkulturado, ne povis imagi, ke li povas loĝi en nova domo, posedi motorciklon kaj poŝtelefonon, tamen nur post kelkaj jaroj, ĉio realiĝis. Rouzi Tuerxun diris al la raportisto, ke bredado de bovoj multe ŝanĝis lian vivon. Antaŭ 5 jaroj, li uzis ĉiun ŝparmonon por aĉeti kelkajn viandbovojn kaj faris hejman bredadon. Post tiuj jaroj, per vendado de bovoj, lia monujo estas pli kaj pli pufa. En la pasinta jaro, uzante 150 milojn da juanoj, li konstruis novan domon, aĉetis traktoron kaj motorciklon kaj pasigis neatendite riĉan vivon. Nun en libera tempo li eĉ vojaĝis kun siaj familianoj eksteren.

"La nuna vivo estas tre bona. Antaŭe kiam ni iris al la urbo, ni ofte estis diskriminaciataj. Nun same kiel ĉe aliaj, nia vivnivelo estas ĉirkaŭ sama kun tiu de urbanoj."

Nun Rouzi Tuerxun bredas 60 bovojn, tamen bredado de bovoj ne estas sufiĉa por li. Ĉar pli kaj pli multaj vilaĝanoj bredas bovojn kaj la prezo de bovo malleviĝis, tial li planas serĉi alian vojon pri establiĝo de anasa fabriko kun senintereza kredito kaj gajnos pli multe da mono per vendado de anasoj.

En la vilaĝo Pahataikeli, multaj kamparanoj riĉiĝis per bredado same kiel Rouzi Tuerxun. Vilaĝestro Kebaier diris, ke la loka registaro prenis multajn rimedojn por helpi tiujn bredistojn.

"Ni senpage liveris 1 ĝis 3 mu-ojn da tero al ĉiuj bredistoj kaj helpis ilin solvi la kreditan problemon. En la pasinta jaro la enspezo de ĉiuj grandaj bredistoj de la tuta vilaĝo superis 30 milojn da juanoj de renminbi."