• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-12 16:15:33    
Paca procezo de Liberio faris gravan paŝon

cri

La 11-an de oktobro en okcidentafrika lando Liberio okazis la ĝenerala elektado. Tio estas la unuafoja elektado en Liberio, post kiam ĝi finis la 14-jaran internan militon en aŭgusto de 2003. Laŭ la publika opinio, ĉi-foja ĝenerala elektado markas, ke la paca procezo de Liberio faris alian gravan historiecan paŝon. La ĝenerala elektado havas gravan signifon por Liberio realigi plenampleksajn pacon kaj stabilecon kaj por la tuta okcidentafrika regiono stabiligi la situacion.

Laŭ konigo de la oficisto de la liberia tutlanda elekta komisiono, tiutage pli ol miliono da registritaj balotantoj faris balotadon en pli ol 3 000 balotejoj de la tuta lando. Sub la superrigardado de la internaciaj observantoj kaj protektado de la pacprotekta trupo de Unuiĝintaj Nacioj en Liberio, la tuta balota procezo estis en ordo kaj okazis nenia perforta evento. Post la finiĝo de la balotado, tuj komenciĝis la laboro de kalkulado de balotiloj. Laŭ konigo, la rezulto de parta statistiko espereble publikiĝos en la 12-a de oktobro kaj la oficiala rezulto de ĉi-foja ĝenerala elektado publikiĝos en du semajnoj.

22 kandidatoj, inkluzive de la "Monda Futbalisto" de la jaro 1995 George Weah, partoprenis en ĉi-foja elektado de prezidento kaj vicprezidento. Krome, pli ol 700 reprezentantoj rekomenditaj de diversaj politikaj fortoj en Liberio konkursos por la 94 sidlokoj de la Senato kaj Domo de Reprezentantoj de la liberia Parlamento. Laŭ la liberia leĝo pri elektado, se neniu kandidato gajnis pli ol duonajn balotilojn en la unuaraŭnda elektado, la du kandidatoj, kiuj akiris la plej multajn balotilojn aŭtomate eniros la duaraŭndan elektadon.

Analizistoj opinias, ke pro tio, ke troviĝas multaj kandidatoj por la prezidenteco, en la unuaraŭnda elektado probable neniu kandidato akiris pli ol duonajn balotilojn. George Weah kaj alia prezidenta kandidato, eksa financa ministro s-ino Ellen Johnson-Sirleaf probable triumfos en la unuaraŭnda elektado kaj eniros la duaraŭndan elektadon.

En decembro de 1989 en Liberio eksplodis la plena interna milito. La milito daŭris 14 jarojn kaj kaŭzis morton de pli ol 200 mil homoj. Granda kvanto da senkulpaj civiluloj perdis sian hejmon kaj la nacia ekonomio disfalis. La interna milito de Liberio samtempe kaŭzis fluktuadon de la situacio en periferiaj landoj kaj alportis seriozan influon al la paco kaj ekonomia disvolviĝo de la okcidentafrika regiono. En aŭgusto de 2003, tiama prezidento Charles Taylor devigite demisiis sub la grandega premo de la kontraŭregistara armita forto, kaj tiel finiĝis la interna milito en Liberio. Poste diversaj politikaj sektoj de Liberio subskribis la pacan interkonsenton, fondis la portempajn registaron kaj parlamenton kaj decidis okazigi la ĝeneralan elektadon en novembro de la kuranta jaro.

Analizistoj samtempe montris, ke la unua ĝenerala elektado en Liberio post la milito estas nur paŝo en la paca procezo. Kiu ajn kandidato, kiu gajnos la finan venkon, vizaĝos al pluraj defioj.