• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-12 21:13:40    
Cerva urbo Baotou (2)

cri
Bonŝance ni faris viziton al Fabriko de Termika Laminatado sub la Baotou-a Ferŝtala Kompanio. Oficistino fraŭlino Yu konigis al ni dirante:

"En la jaro 2001 la fabriko ekfunkciis en la produktado, kaj aplikas instalaĵojn produktitajn de germanaj korporacioj Ximac kaj Simens vaste uzatajn internacie. Laŭ la projektita povo, la enkondukita produkta linio kapablas jare produkti maldikan ŝtal-platon je 1,98 miliono da tunoj, sed nia fabriko, pro alta teknologia nivelo, atingis 2,18 milionojn da tunoj pasintjare. La korporacio Ximac nomumis la produktan linion de nia fabriko kiel tutgloban trejnan bazlokon, ĉar en la mondo multaj landoj aplikas la similan produktan linion. Laŭ difino de la korporacio Ximac, se iu lando aĉetis ĝian produktan linion, sed ne povas atingi la difinitan teknikan kriterion, do teknikistoj de tiu lando venu al nia fabriko por akcepti trejnadon aŭ petu nian fabrikon ekspedi teknikiston tien kiel instruiston."

Karaj amikoj, la urbo Baotou ankaŭ distingiĝas en la urba konstruado. Intervjuate, s-ro Tao Hao, estro de la Turisma Administracio de Baotou diris:

"Baotou akiris elstaran atingon por plibonigi la vivmedion de loĝantoj. Ĝi estis premiita kiel < Progresinta urbo de ĉina bon-loĝiga inĝenieriaĵo >, kaj sinsekve gajnis la honoran titolon de < bona modelo > de < 2000-ajara internacia vivmedia pliboniga modelo >, la premion de < 2001-ajara ĉina vivmedia modelo >, kaj precipe en la jaro 2002, Bautou gajnis < Premion de Unuiĝintaj Nacioj pri Homa Vivmedio >. La centro pri homa vivmedio sub Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ okazigis en Baotou < 2002-ajaran Internacian Konferencon pri Loĝdoma Disvolvado por Mez- kaj Malalt-enspezaj Loĝantoj >."

Baotou-anoj ankaŭ fieras pro siaj naturaj pejzaĝoj. Parolante pri tio, s-ro Zhou Baoliang, oficisto de iu ekspluata limigita kompanio de Baotou diris:

"Baotou situas en la supra-meza baseno de la Flava Rivero -- la patrina rivero de ĉinoj. La sektoro de la Flava Rivero en la tereno de Baotou estas karakterizata per torenta fluo kaj flava akvo. En printempo ĉiujare, kiam la glacio degelas, ofte okazas la degelbaro, kaj akvofluoj superbordiĝas per la lavanga potenco, la bildo estas spektakla. Kompreneble, tiam la plej grava estas preventado kontraŭ inundo, kaj ni ĉiam sukcesas."

Apud la urbo Baotou ekzistas bela ekologia parko nomata Engbei. Ĝi areas je 20 mil hektaroj. Pri ĝia nomo, konata esperantistino el la mongola nacieco s-ino Uĝimo faris klarigon dirante:

"En la mongola lingvo, la vorto Engbei signifas bonaŭguron kaj pacon. Mongolaj popolanoj deziras vivi trankvile kaj bonhave, kaj esprimis sian belan deziron al la loko, kie ili loĝas."

Historie Engbei estis bona loko riĉa je akvofluoj kaj herboj kaj bela je naturaj pejzaĝoj, iam estis ekonomia kaj kultura centro ĉe la suda bordo de la Flava Rivero. Sed poste pro troa ekspluatado fare de homoj, ĝi iom post iom fariĝis dezerto. Post efektivigo de reformado kaj malfermo en Ĉinio, dank'al la penema luktado fare de lokanoj kaj diverslokaj forstumaj volontuloj, inkluzive de japanaj amikoj, grandioza ŝanĝiĝo okazis al Engbei, kaj ĝi fariĝis oazo, kie aperis densa ventoŝirma forsto, botanika ĝardeno, belaj lagoj kun la travideble klara akvo kaj bredejoj de sovaĝaj pavo, struto, cervo, apro ktp. Ni vizitis la bredejon de sovaĝaj strutoj. Bredistino fraŭlino Li diris:

"La strutoj devenis de Afriko kaj Aŭstralio. Ĉiutage ni donas al ili nutraĵojn unufoje, kaj ili povas mem serĉi manĝaĵojn en la vasta bredejo. Ni ankaŭ preparis kvanton da maizaj grajnoj, kaj turistoj povas nutri strutojn per tiuj grajnoj, se ili interesiĝas pri tio."

Laŭ konigo en la Ekologia Parko Engbei troviĝas ankaŭ hotelo, golfludejo, naĝejo, ĉeval-kurejo, restoracio ktp. En la parko turistoj povas sate sin amuzi diversmaniere.