• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-13 17:59:23    
Leddorsa ĥelonio

cri

La leddorsa ĥelonio (Dermochelys coriacea) el la ordo de testuduloj kaj familio de leddorsaj testudedoj estas la plej granda el la ekzistantaj testudoj. Ĝi vivas en proksimaj maroj de Fuĝjan, Ĝeĝjang, Ĝjangsu kaj Ŝandong en Ĉinio kaj ankaŭ en Pacifiko, Hinda Oceano kaj Atlantiko. Ĝi longas ducent ĝis tricent centimetrojn, kaj pezas centojn da kilogramoj. Ĝia dorso estas bistra kun helflavaj makuloj kaj ĝia brusto estas hela. Ĝia dorso surhavas molan ledecan haŭton kun sep vertikalaj eĝoj. Ĝia ventra kiraso ne tute ostiĝas kaj surhavas kvin eĝojn. Ĝiaj kvar membroj aspektas kiel padeloj. La antaŭaj membroj estas fortikaj, longaj kaj plataj sen ungoj, dum la malantaŭaj mallongaj. Ĝi havas mallongan voston.

La leddorsa ĥelonio vivas en tropikaj kaj subtropikaj maroj. Ĝi naĝas tre rapide, sed sur la tero ĝi rampas tre malrapide, maksimume nur ducent sepdek metrojn ĉiuhore. Ĝia vivo tamen povas daŭri centojn da jaroj. Ĝi fekundiĝas inter majo kaj julio. Tiam ĝi naĝas de malprofunda maro al marbordo. La testudino fosas kavon sur plaĝo per siaj fortikaj antaŭaj membroj por demeti ovojn. Ĉiufoje ĝi demetas naŭdek ĝis cent kvindek ovojn. La idoj eloviĝas post du-monata natura kovado kaj venas al maro unuj post aliaj. La leddorsa ĥelonio nutras sin ĉefe per moluskoj, salikokoj, kraboj kaj fiŝoj kaj ankaŭ algoj kaj aliaj markreskaĵoj.

Ĝia viando estas maldelikata kaj malofte manĝata. Sed el ĝi oni povas ricevi grason. Ĝiaj ovoj same kiel tiuj de la ĥelonio estas tre bongustaj.

La verda kelonio el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Junnan, Ĝjangsu, Ĝeĝjang, Fuĝjan, Gŭangdong kaj Gŭangŝji de Ĉinio. Ĝi longas dudekses ĝis sepdekdu centimetrojn kaj eĉ pli ol unu metron. Ĝia ronda karapaco kun dissemitaj verukoj estas nigreverda kaj la brusto blanka. Ĝi havas platajn membrojn kun membrano inter la fingroj. La eksteraj randoj de la antaŭaj membroj kaj la membrano estas blankaj. Mallonga estas ĝia rostro, duone longa kiel la diametro de ĝia okulo. Ĝi havas larĝan buŝon. La kornecaj elstaraĵoj sur ĝiaj makzeloj funkcias kiel dentoj. La kornecaj kirasoj sur la dorso kaj la ventro estas kunligitaj per ligamento, en kiuj povas esti entiritaj la kapo kaj kolo.