• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-14 08:12:42    
Ye Weilin: Ardeo, Ardeo!

CRI
Traiĝu la malgrandan pinaron malantaǔ la vilaĝo kaj ascendu laǔ la deklivo, kaj vi atingos riveron, kiu estas sezona: inunda printempe ĝis la piedo de la transa montego kaj faranta enmontan lagon kiu ŝajnas granda spegulo akceptanta blankajn nubflokojn de la lazura ĉielo kaj bonveniganta grupon kaj grupon da norde revenantaj sovaĝanseroj; kaj streta kiel strio aǔtune kaj vintre pro foriĝo de la akvo – for ankaǔ la "lago" kaj anstataǔe aperas marĉo plena de diversaj herboj kaj sovaĝaj floroj kaj servanta kiel paradizo por serpentoj, formikoj, insektoj, bestetoj kaj birdoj kiuj povas gaje kanti kaj senĝene petoli kaj el kiuj la plej okulfrapa estas amaso da ardeoj kiuj, ĉe aǔroro aǔ dum vespera krepusko, jen serene promenas jen pasie ekflugas en triopo aǔ kvinopo.
Aǔtune la etiĝinta rivero estas tre klara. En ĉiu mateno mi trotas al ĝi por lavi la vizaĝon kaj gargari la buŝon; kaj ĉiuvespere, post laboro, mi iras tien por baniĝi en ĝi. Poste mi, sidante ĉe la rivereto, spektas ĉion de la ardeoj kiuj okupas la transan bordon. En la komenco ili vigle sin gardas kontraǔ mi, ne komprenante, kial ĉiutage je la sama horo mi sidas sur la sama loko. Eble ili pensus, ke mi kaŝas dorse arkon kaj sagon aǔ arkebuzon aǔ fusilon, tial ili prompte sin ĵetas en densaĵon ĉe pro-venta ekmoviĝo de herbo.
Post duona monato foriĝas ilia suspekto kaj revenas ilia naturo: kvieto, mildo kaj senĝeneco. Fine ni eĉ fariĝas intimaj amikoj. Ekvidinte min aperi sur la transa bordo, ili kunfrapas la flugilojn kaj gaje krias, kvazaǔ por bonvenigi min. Kaj iuj pli aǔdacaj eĉ flugas cis la riveron, haltas proksime al mi kaj paŝas ĉirkaǔe. Se mi sukcese kaptas akridon, ili alsvarmas konkure.
La plumaro de ardeo ĉiam estas pura kaj freŝa, ĉar ĝi sekrecias ion pulvorecan tra la tuta korpo, povantan ĉe moviĝo forigi malpuraĵon. La ardeo, eleganta, tenera kaj sentimentaleca, tre plaĉas kiel ĉarma fraǔlineto. Sed pleje belas ĝiaj okuloj similaj al mimozaj folioj, kun rondaj pupiloj ŝajnantaj nigraj perloj, membrane ŝirmataj kaj, en sunradioj, optike variemaj, jen kortuŝaj ĉe turniĝo jen filozofie pensigaj dum fiksiĝo. Plej ravas vadado de ardeo, kies longaj kruroj ritme sin movas alterne jen alten jen 90-grade kurbiĝe. Plej sorĉa el la pozoj de ardeo estas silenta staro – sin plantinte per unu kruro, ĝi iom sternas unu el la flugiloj, fleksas la longan kolon malantaǔen kaj apogas la blankan kapeton sur nigraj plumoj kaj kaŝas la alian piedon sub la flugilo – en longa tempo, eĉ longega, ĝi tiel staras, posedante propran mondon, kvazaǔ ĝi jam tute regus misteron de la vivo.
Ho, ardeo, ardeo! Dankon, koran dankon! En tia okazo ankaǔ mia koro kvietiĝas maksimume; kaj mi forgesas jam ĉion, ĉu gloran, ĉu malhonoran, eĉ la egoon. Ho, ardeo, ardeo!