La 13-an de oktobro en Balakot, urbeto serioze plagita de tertremo, la nordokcidenta landlima provinco de Pakistano, la savada laboro eniris en preventadon de epidemio. En tiu ĉi tago savadaj materialoj de Hindio duafoje atingis Pakistanon.
La saman tagon oficistoj de la Monda Higiena Organizo postulis diversajn flankojn alte atenti la eblecon de epidemia eksplodo kaj la preventadon, kaj proponis, ke diversaj flankoj partoprenu en raportado de epidemia mesaĝo kaj plifortigu serĉadon de epidemia stato kaj la preventan rimedon. Ankaŭ la ĉina internacia savada taĉmento reguligis sian agadan orientilon, ke ĝi pluapaŝe plifortigis sian laboron en kuracado kaj preventado de epidemio kaj sendis 3 kuracajn grupojn al regionoj plagitaj de la katastrofo.
|