Rilate al la sukseca pafiĝo de la kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6 en la 12-a de oktobro, oficistoj kaj specialistoj de diverslandaj spacialaj organizoj sinsekve esprimis sian gratulon al ĉinaj samprofesiuloj, opiniante, ke rapida disvolviĝo de la ĉina kunhoma spacoflugo estas mirinda kaj respektinda.
La 13-an de oktobro, vicestro de la Ukrajna Spaciala Administracio Eduard Kuznezov esprimis, ke disvolviĝo de la ĉina spaciala teknologio helpas al la homaro pace ekspluati la kosman spacon. Li samtempe diris, ke Ukrajno esperas plifortigi pluan spacialan kunlaboron kun Ĉinio.
La 13-an de oktobro, akceptante intervjuon de nia radio, proparolanto de la Rusa Spaciala Administracio Viacheslav Mikhailichenko alte taksis la sukcesan pafiĝon de la kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6, kaj esprimis bonan antaŭvidon pri perspektivo de la kunlaboro inter la du landoj en la spaciala kampo. Ankaŭ Ernst Kalyatin, profesoro de Moskva Aeronaŭtika Kolegio de Rusio, esprimis, ke la sukcesa pafiĝo de la ĉina dua kunhoma spacoŝipo refoje atestas, ke la ĉina spaciala teknologio jam atingis la progresan nivelon de la mondo.
La 12-an de oktobro, Michael Griffin, estro de Usona Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio, publikigis skriban deklaron, kiu diras, "Ĉinio refoje atestas, ke ĝi jam en viciĝis en la malmultajn elitajn landojn, kiuj kapablas praktiki kunhoman spacoflugon. Ni deziras al la kosmonaŭtoj sukcesan flugon kaj atendas ilian sekuran revenon.
|