• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-14 13:00:50    
Industrio de energio ludas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo de Xinjiang (1)

cri

Nuntempe la regiono klopodas por ludi la rolon de grava bazloko de energio en Ĉinio, alpreninte plurajn rimedojn, kaj pluapaŝe transformis sian superecon de energio al tiu de ekonomio por impulsi la ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Nova taksado pri energio montras, ke la rezervokvanto de petrolo en la regiono superis 20 miliardojn da tunoj kaj tiu de naturgaso estas preskaŭ 1,1 miliardo da kubmetroj, ili okupas ĉirkaŭ trionon de la rezervokvanto de petrolo kaj naturgaso en la kontinento de Ĉinio, dum la konfirmita rezervokvanto de karbo okupas 40% de tiu en Ĉinio.

De post apero de la unua petrolputo en la komenco de la lasta jarcento, ekspluato de petrolo kaj naturgaso havas centjaran historion en Xinjiang, tamen en la lastaj 50 jaroj industrio de energio de la regiono spertis impetan disvolvon. En tiu ĉi periodo la ĉina registaro investis grandan sumon en prospektorado de petrolo, naturgaso kaj aliaj profitfontoj de la regiono por akceli disvolviĝon de la loka ekonomio. Dokumentoj montras, ke en la pasintaj 50 jaroj la centra kaj la regiona registaroj investis sumon de 290 miliardoj da juanoj en ekspluatado kaj konstruado de energio de Xinjiang, sekve de tio granda nombro da grandskalaj petrolkampoj kaj kemiindustriaj bazlokoj finkonstruiĝis en la regiono. De la lastaj 15 jaroj la nafta produktkvanto de Xinjiang kreskas ĉiujare je 1,1 miliono da tunoj, kaj la kreska mezuro ĉiam okupas la unuan lokon en la vico de la ĉinaj provincoj kaj regionoj, kiuj produktas nafton. En la jaro 2004 la nafta produktkvanto de Xinjiang okupis la 3-an lokon en Ĉinio per 20 milionoj da tunoj, kaj la produktkvanto de naturgaso okupis la 2-an lokon en Ĉinio per pli ol 5 miliardoj da kubmeteroj. En la lasta jaro la venda enspezo de petrolaj kaj petrol-kemiaj entreprenoj de Xinjiang superis 40 miliardojn da juanoj. La petrola industrio jam fariĝis la unua granda industria kolono de Xinjiang. Akceptante intervjuon, Simayi Tieliwaerdi, prezidanto de la Registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris, ke la entreprenoj de energio impulsis ekonomian disvolviĝon de Xinjiang. Li diris, "Ekspluatado de petrolo kaj naturgaso akcelis rapidan disvolviĝon de la ekonomio. En la aldona valoro de la industrio, petrolo kaj naturgaso okupas 60%. Nun la financa enspezo de Xinjiang venis ĉefe el entreprenoj de petrolo, naturgaso kaj karbo."

Rapida disvolviĝo de la industrioj de energio kontentigis la postulon pri energio kaj petrol-kemiaj produktaĵoj en la ekonomia disvolviĝo de Xinjiang, kaj ankaŭ ludis pozitivan rolon en enoficigo kaj disvolviĝo de lokaj maŝinaj kaj konstruaj entreprenoj.