• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-14 15:46:25    
Oni probable faros duaraŭndan balotadon por prezidenta elektado en Liberio

cri

La 11-an de oktobro en okcidentafrika lando Liberio okazis la ĝenerala elektado. Tio estas la unuafoja elektado en Liberio, post kiam ĝi finis la internan militon en 2003. Nun ankoraŭ iras la kalkulado de balotiloj. Laŭ unuapaŝa rezulto publikigita en la 13-a de oktobro, la "Monda Futbalisto" de la jaro 1995 George Weah kaj eksa financa ministro s-ino Ellen Johnson-Sirleaf okupas la antaŭajn lokojn en la elektado.

Analizistoj opinias, ke pro tio, ke troviĝas multaj kandidatoj por la prezidenteco, en la unuaraŭnda elektado probable neniu kandidato akiris pli ol duonajn balotilojn. Laŭ la liberia leĝo pri elektado, se neniu kandidato gajnis pli ol duonajn balotilojn en la unuaraŭnda elektado, la du kandidatoj, kiuj akiris la plej multajn balotilojn aŭtomate eniros la duaraŭndan elektadon. Tiel George Weah kaj Ellen Johnson-Sirleaf konkursos en la duaraŭnda balotado.

Ĉi-foja ĝenerala elektado de Liberio konsistas el du partoj: prezidenta elektado kaj parlamenta elektado. 22 kandidatoj, inkluzive de Goerge Weah, konkursas por la prezidenteco kaj vicprezidenteco, dum pli ol 700 reprezentantoj rekomenditaj de diversaj politikaj fortoj en Liberio konkursas por la 94 sidlokoj de la Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj de la liberia Parlamento.

La 39-jara eksa monda futbalisto Goerge Weah per siaj eminentaj futbalaj teknikoj kaj personaj ĉarmoj estas ŝatata de vastaj balotantoj, precipe de junaj balotantoj. Laŭ analizado, en ĉi-foja ĝenerala elektado junaj balotantoj okupas 23% de la totala nombro de balotantoj, kaj tio donas al Goerge Weah plej grandan ŝancon por akiri la finan venkon. Samtempe, post 14-jara sanga interna milito, la balotantoj ĝenerale esperas elekti gvidanton, kiu havas nenian rilaton kun la eksa registaro. Kiel futbala ludanto, Goerge Weah neniam sin koncernigis en politikaj aferoj, kaj tio ankaŭ fariĝas favora kondiĉo por Goerge Weah altiri al si balotantojn. Tamen mankas al Goerge Weah necesaj politikaj spertoj kaj alta edukiteco kiel ŝtata gvidanto.

Kompare kun Goerge Weah, la eksa financa ministro, 66-jara s-ino Ellen Johnson-Sirleaf havas riĉajn politikajn spertojn kaj altan edukitecon. Laŭ la publika opinio, ŝiaj spertoj akiritaj el laborado en la Monda Banko ludos gravan rolon en la postmilita rekonstruado kaj restarigo de la nacia ekonomio. Se s-ino Ellen Johnson-Sirleaf gajnos la finan venkon, ŝi do fariĝos la unua prezidentino elektita de la popolo.

Laŭ prezidanto de la tutlanda elekta komitato s-ino Frances Johnson-Morris, en la tuta lando troviĝas 1,3 miliono da registritaj balotantoj, kaj pli ol 70% el ili partoprenis en la balotado.